La politikistoj silentas pro la jeno

La politikistoj silentas pro la jeno:

1. Tiuj kiuj estas sub la forta influo de nacia eduko vere opinias ke „artefarita“ lingvo neniel povas esprimi ĉion kaj esti uzata sammaniere kiel „naturaj“ lingvoj kaj supozas ke esperantistoj estas iu stranga sekto (kion ni ofte sukcesas ankaŭ pruvi al ili)
2. Tiuj kiuj eĉ private scias ion veran pri E kaj opinias ĝin pozitiva afero ne subtenas pro
a) ĉar la ĝenerala starpunkto (konvinko) de 90% de iliaj voĉdonantoj estas ke la angla jam estas la internacia lingvo kaj do paroli pri tiu afero estas kontraŭ la opinio de la granda plimulto
b) ĉar la naciaj elitoj de kiuj ili dependas estas konvinkita ke ĉiu kiu subtenas en lingva politiko iun ajn lingvon (ankau E-on), kiu ne estas ilia gepatra,  estas kontraŭulo de la propra nacia lingvo, do perfidulo de la tasko defendi kaj fortigi la pozicion de la propra.

Ĉar plimulto de spertaj esperantistoj spertis sur la propra haŭto multfoje tian malvolon de la poltikistoj kaj neniu trovis manieon sukcesi (nek per konvinkado nek per kontraŭstarado) ili preferas ne plu klopodi fari ion. Junaj nespertaj esperantistoj ne scias ĉu tiu aŭ alia metodo estas bona kaj tial ankaŭ ili ne tro klopodas konvinkadi.

Tial la solvo estas en la mezo.
Ne klopodi konvinki kaj ne klopodi ofende ataki sed proponi solvon de eŭropaj problemoj kia estas problemo de neeblo kanti la himnon.
Estus do grandioze se la esperantistoj pridiskutus kiuj similaj problemoj de EU estus solvelaj per la uzo de Esperanto, sen postuli enkondukon de E aŭ lernadon de E.

Zlatko Tišljar

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>