EŬROPA UNIO – ENKONDUKO

AKTUALAĴOJ

en la

EŬROPA UNIO

ENKONDUKO

En la unua duono de la jaro 2011 Hungario plenumas la prezidan taskon en la Eŭropa Unio. En 2010 tian taskon plenumis Hispanio kaj Belgio. Ĉi tiuj tri landoj formas triopon por komune kunordigi la ĉefajn taskojn por unu kaj duono jaroj. En Hungario ekde 2008 kelkaj iniciatemaj kaj influhavaj civilaj organizoj kunlaboras por influante helpi la registaran prepariĝon al la prezidanteco. Tiu ĉi malfermita civila laborkomitato proponis al la Ministerio pri Eksteraj Aferoj iaspecan kunlaboron, en kies kadro civilaj organizoj unuflanke informiĝas pri la ĉefaj politikaj farendaĵoj, aliflanke ili prezentas ideojn, emfazas civilajn interesojn al la politiko. En 2010 en Hungario okazis balotoj kaj rezulte de tio nova registaro regas la landon. Ŝajnas, ke ankaŭ a nova registaro akceptas la civilan kunlaboron. La civilan kunlaboron kunordigas la Budapeŝta Eŭropo-Domo. Ankaŭ la Hungaria Esperanto-Asocio reprezentigas sin en la civilaj aranĝoj kaj partoprenas en la kunlaboro.

En ĉi tiu paĝaro vi povas informiĝi pri la agado de la civila laborgrupo inter
2008 kaj 2010, plue en la
posta periodo. Vi povas studi bazajn informojn pri la
Danubo-regiona Strategio, kiu estos ankaŭ grava temo en 2011. Kompreneble ĉi tie daŭre ricevas lokon ankaŭ interesaj kaj gravaj
eventoj de la hungara prezidado. Krome vi povas legi resumon pri la
strategia kadro de la dekok-monata programo de la hispana–belga–hungara triopo kaj ankaŭ pri ceteraj aferoj (novaĵoj, opinioj k.s.).

Publikanto: László Gados

Rimarkojn vi povas sendi al: kozosnyelv@t-online.hu

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.