Vintra okazaĵo

Vintra okazaĵo

Ĉie estis blanke kaj ege frostis. Kion ni matene ekvidis, estis malnova benko, kovrita per neĝo. Belega rigardo! Sed subite ni falis sur benkon.  Kaj…kien li foriras? Kial li lasis nin ĉi tie? Hola, hola! Prenu nin kun vi! Kion vi faros sen ni? Vi bezonos nin! Malfrue! Li ne aǔdis nin.

Ĉirkaǔ eksilentis. Ni restis solaj. Frostis. Ni meditis, malgajis. Venis maljuna viro. Li komencis nin rigardi, prenis en manon. Eble ni havos novan sinjoron, ni pensis. La sinjoro provis nin surmeti, sed ni ne plaĉis al li. Li post momento demetis nin sur benkon kaj foriris. Kion fari? Ni devis atendi.

La tempo pasis kaj strataj lampegoj eklumis. En mallumo ni estis eĉ pli belaj. La nokta frosto kovris niajn vitrajn korpojn. La lumo de lampoj briligis kristalojn sur nia korpo kiel briliantoj. La nokto estis longa. Kio okazos en nova tago?

Ĉu vi divenis la objekton? _______________________

Jindřiška Drahotová, Ĉeĥio (laŭ materialoj por ludi en rondetoj)

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.