Esperanto en la tutlanda universitata ekzameno de la angla lingvo

Esperanto en la tutlanda universitata ekzameno de la angla lingvo

La 19-an de junio en 2010 okazis ekzameno de la angla lingvo (la plej alta nivelo-6) en Ĉinio. Ĝia aŭskulta parto koncernis Esperanton.

Mallonga teksto voĉlegita de du ne-ĉinoj (unu viro kaj unu virino) prezentis la iniciatinton, evoluon kaj rolon de Esperanto, influon de Ĉinio al Esperanto kaj originon de la Esperantlingvaj vortoj. Aŭskultinte la tekston ekzamenitoj devis respondi al tri demandoj: — 1. Kion la parolantoj diras al ni pri Esperanto?
– 2. Kio estas dirata pri la internacia movado akceli la uzadon de Esperanto?
– 3. Kion la parolantoj diras pri Esperanto en Ĉinio?
– Voĉlegado de la teksto, demandoj kaj respondo de la ekzamenitoj daŭris entute 3 minutojn.

Kelkaj studentoj de la Universitato en Liaoning kiuj elektis Esperanton kaj Evoluan Historion de Esperanto kiel nedevigajn studobjektojn, partoprenis la ekzamenon. Poste unu studentino tuj diris tion al la Esperanto-instruistino. Ŝi ĝoje diris: „Danke al partopreno en la Esperanto-kurso de la universitato, estas facile por mi respondi tiujn tri demandojn kvankam mi ne povas kompreni kelkajn vortojn de la teksto.“

Mi ne scias, ĉu sama sperto okazis en aliaj universitatoj kiuj enkondukas Esperanton, sed certas, ke oni klare konscias valoron kaj rolon de la Esperanto-ekzisto, kaj per diversaj metodoj aktive disvastigas ĝin. Aliaflanke tio pruvas, ke estas valore funkciigi Esperanto-kurson en altlernejoj.

laux raporto de Wu Guojiang
amikeco999@21cn.com

www.eventoj.hu [mailto:oficejo@eventoj.hu

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>