Eŭropa Parlamento

Ĉi tiu estas grava mesaĝo por kiuj, interesiĝas pri Eŭropunio.

La 26an de oktobro 2010, naskiĝis ĉe EP (Eŭropa Parlamento)  la
federista intergrupo „Spinelli“.
Aliĝis la grupon 33 EU-parlamentanoj el malsamaj membroŝtatoj, kun la celoj
- rezisti al reakcia plano por Eŭropo je naciaj landoj,
- kaj labori por Eŭropo je popoloj kaj civitanoj, politike uniĝonta en
federa postnaciisma Ŝtato.
La EU-parlamentanoj aprobis la „Manifesto“, kiun jam aliĝis 51
EU-parlamentanoj kaj 1500 gravuloj de la eŭropa civila societo.
Ĉiuj EU-civitanoj povas ĝin rekte subskribi tra la retejo
http://www.spinelligroup.eu/
tiel subtenante kaj plifortigante la konstruadon de EU.

Jen la teksto de la MANIFESTO
Startante de tio, kion diris
- Altiero Spinelli: „venos la momento de nova agado kaj venos la horo de
novaj homoj, la momento por libera kaj unuiĝinta Eŭropo“,
- Montesquieu: „se mi ekscios pri afero utila al mia patrio, kaj
malutila al Eŭropo… mi ĝin konsideros kiel krimon“,
ni devas nuntempe, eĉ pli ol en la pasinteco, alfronti defiojn komunajn
al la tuta mondo: klimatajn ŝanĝojn, elĉerpigon de la rimedoj kaj
detruon de la medio, troan ekonomian kaj financan reguligon,
la minacon nuklean kaj pri la kolektiva sekureco, pli justan komercon
kaj la konstruon de paco…
En ĉi nova mondo ĉiu EU-ŝtato estas malgranda lando. Tamen ni havas
avantaĝon: ni kune konstruis eŭropan unuiĝon. Temas pri grava konstruo,
en kiu eŭropaj nacioj-ŝtatoj, iuj eĉ apartigitaj de longdaŭraj
konfliktoj, decidis esti „unuiĝintaj en la malsameco“ estigante
regnaron, t. e. komunumon laŭ la vera signifo de la vorto.

Aspirante al paco kaj al kunpartigita prospero, ni sukcesis kune labori
kaj unuigi la fortojn, tiamaniere kaj sen precedencoj promociante
prosperon, demokration kaj la repaciĝon en la kontinento. La naciaj
membroŝtatoj rezignis ilian suverenecon por ĝin atribui al eŭropaj
institucioj, por atingi komunajn celojn kaj „ĉiam pli firma“ Union.

Bedaŭrinde, nun kiam la defioj de fortega globa krizo postulas komunan
respondon, konceptitan almenaŭ je eŭropa nivelo, multaj politikistoj
cedas al la tento kredi en la nacia savo. En tempo je interdependeco kaj
je globigita mondo, alkroĉiĝante al nacia kaj interregistara
suvereneco, temas ne nur pri milito kontraŭ la eŭropa spirito, tamen
ankaŭ pri alkutimiĝo al politika senpovo.

Nuntempe la aferoj evoluas al malsama direkto, al pli larĝa – anstataŭ
ol al pli firma – Unio, al pli naciisma – anstatŭ ol al pli postnaciista
- Eŭropo.
Ĵetante la komunuman spiriton malantaŭ la ŝultrojn, la membroŝtatoj
lasas ke la naciaj interesoj je mallonga limtempo vualu la komunan
vidon. Ili favoras interregistarajn solvojn super la eŭropaj solvoj, ĝis
la rompopunkto de eŭro, la plej konkreta simbolo de la eŭropa integriĝo.
Ni kontraŭiras ĉi tiun malprogreseman kaj reakcian direkton. Ankoraŭfoje
Eŭropo estis forrabita fare de koalicio de naciistaj politikistoj. Estas
tempo ĝin reporti malantaŭen. Ni kredas ke ĉi tiu por Eŭropo ne estas
taŭga tempo por malakceli pluan integriĝon, sed male por akceli ĉi tiun
procezon. La EU-historio pruvis ke pli da Eŭropo, ne malpli, estas la
respondo al malfaciloj, kiujn ni devas alfronti. Nur per eŭropaj solvoj
kaj per renovigita eŭropa spirito ni kapablos alfronti la defioj je
monda nivelo.

La naciismo estas ideologio de la pasinto. Nia celo estas federa kaj
postnacia ŝtato, Eŭropo je civitanoj.
Jen la revo de nia fondintoj-patroj, kiuj tiom peze laboris por ĝin
atingi. Ĉi tiu estis la projekto de Altiero Spinelli. Ĉi tiu estas la
Eŭropo, kiun ni volas. Ĉar ĉi tiu estas la Eŭropo de la estonto.

—————————————

Esperantigis J-K Rinaldo el Padova.IT
mastrumanto de la esperanta diskutgrupo „Eŭropaj Federistoj“.

Por viziti
- la retejon „Eŭropaj Federistoj“
<http://sites.google.com/site/europajfederistoj/>
- la diskutejon „Eŭropaj Federistoj“
<http://groups.google.com/group/EU-federo>
Por aliĝi la diskutgrupon sendu malplenan mesaĝo al
<EU-federo-subscribe@googlegroups.com>

Por viziti la retejon de UEF (Unio de Eŭropaj Federistoj)
<http://en.federaleurope.org>


Por malaboni la grupon, skribu al : europo2-unsubscribe@googlegroups.com
Por vidi aliajn eblecojn, vizitu la grupon je : http://groups.google.fr/group/europo2?hl=eo

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>