Renkontiĝo en Skokovy 2010

La texto de suba rakonto pri renkonto en Skokovy ni sendis al zamenhof-konkurso@mail.ru en Rusujon. Loka klubo akceptis ŝate la rakonton kaj petis realigi ĝin, kiel teatraĵo.

Renkontiĝo en Skokovy de Eva Pánková, Ĉeĥio.

Kvieta, bela aǔtuna tago kun blua ĉielo kaj amaso de orkoloraj folioj. Preskaǔ ĉiuj partoprenantoj de oktobra esperanta renkontiĝo preferis malkovradi belecon de Bohemia paradizo.

Mi elektis plenplenan potegon de verda teo kaj horeton de soleco kaj azilo en ĝardeneto de pensiono. Miaj okuloj fermis kaj vizaĝon varmigis suno kaj karesis pura aero. Mi komencis taksadi kio sukcesis, kio malpli kaj kio tute fiaskis.

Apud mi iu diris: „Bonan tagon.“

Mi malfermis okulojn. Ĉe apuda tableto sidis simpatia, grizhara, viro kun barbo. Eble mi jam vidis lin ie…

„Kiu vi estas?“

„Jes, mi estas esperantisto,“ li respondis trankvile.

„Sed vi ne partoprenas nian renkontiĝon.“

„Ne. Mi sidis ĉe fenestro de klubejo kaj aǔskultis. Jam multaj jaroj pasis, kiam mi kreis la lingvon kaj poste verkis lernolibron. Hodiaǔ mi hazarde preteriris kaj vidis verdan flagon sur la pensiono ESPERO. Mi scivoliĝis kaj kun ŝaǔma biero aǔskultis.“

„Domaĝe, ke vi ne alvenis inter ni, ĉiuj ĝojiĝus.“

„Sufiĉis por mi aǔdi vin. Multe da tempo vi dediĉas al gramatiko, nur mi rimarkis, ke aperis nebona kutimo, nun ĝenerale disvastita, ne aǔskulti unu la alian.“

„Sed ĉiuj aǔskultas kaj helpas unu al la alia kaj kiam iu misas aǔ eraras –„

„Nu, vi korektas pli rapide ol parolanto finas la frazon, finigas la ideon, ŝajnas ke ideo interesas neniun.“

„Sed, kiam oni faras ion, kio valoras, valoras ankaǔ, ke tio estu preciza. Kaj erarojn nuligi oni devas tuj, ol ili alkutimiĝos.“

„Jes, vi pravas. Sed Esperanto ne estas nur gramatiko kaj prononcado. Esperanto estas ĉefe pri amikeco kaj toleremo. Vera esperantisto neniam ironie rompas parolon de la alia. Ĉiuj rajtas havi sian spacon. Pardonu, mi ne venis prediki mi ne volis esti teda. Ĉi tie estas bele. La pejzaĵo regalas okulojn, estas plena de historio, homoj estas agrablaj. Mi vere ĝojoĝis, ke post tiom da jaroj Esperanto vivas kaj se ni estos sanaj, eble ni denove ĉi tie renkontos.“

Helpo kun traduko al Esperanto Jindřiška Drahotová

_______________________

Eva Pánková

ul. Boženy Němcové 798/11

293 01 Mladá Boleslav

Ĉeĥio

Eva Pánková

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.