Esperanto sur la Silka Vojo

Bonvenon al la Kvara Mezorienta Kunveno „Esperanto sur la Silka Vojo“

La komisiono de UEA pri la meza oriento kaj norda Afriko (MONA) kore invitas vin al la kvara Mezorienta Kunveno, organizata de ĝi, kiu okazos en Karaĝo, Irano, inter la 25-a (vendrede vespere) kaj la 29-a (marde vespere) de marto, 2011!

Tiu ĉi evento estigas maloftan eblecon renkonti samideanojn el diversaj landoj en la meza oriento (tamen, kore invitataj estas ankaŭ partoprenontoj el ĉiuj aliaj mondpartoj), interkonatiĝi, pridiskuti gravajn kaj interesajn temojn kaj ankaŭ iomete turismumi en tiu ege bonveniga lando.

Dezirantoj ekskursi antaŭ — kaj post-aranĝe al vizitindaĵoj povos fari tion kune antaŭ aŭ post la kunveno.

Bonvolu vidi ĉion ĉe la adreso: http://www.arabujo.org/mk/2011/starto.php?l=eo

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>