Raporto pri 31-a seminario aŭtuna en Skokovy 11.10. – 17.10.2010
La taskoj por tiu ĉi seminario estis traduko de materialoj, kiuj estos realigitaj profesie por turismaj utiligoj de eksterlandanoj helpe de sinjorino Eva Pánková kaj priskribo de promenoj en la plej proksima distanco (oni eĉ uzis kalkulilon de paŝoj). Kompreneble ne nur tion la seminario alportis. Ĉiuj, eĉ viroj, ornamis al si mielkuketojn kaj kreis el bidoj al si verdajn stelojn. La etoso estis vere Zamenhofa, ĉar ĉeestis du francoj el Normandio, amikaj kaj afablaj, kaj ĉiuj penis paroli nur per nia kara lingvo. La vesperaj prelegoj havis diversajn temojn, de Japanio ĝis hipnoso. Aperis nova informo pri „Avulino de Skokovy“. Prezentitaj estis libroj de Max Kašparů kaj sesa Legolibreto de Drahotová. Geedzoj Dvořák projekciis profesian filmon pri Vysočina por niaj gastoj en franca lingvo. Belega vidaĵo!
Fakte ĉi tie iel ne mankis vera organizanto. Ĉiuj dudek partoprenantoj laboris konkorde kaj gastoj venintaj nur por kelkaj horoj povas tion konfesi.
Ni invitas vin partopreni 32-an seminarion printempe je la 11-a aprilo de 17-a aprilo 2011.
Kontakto: nechvilep@seznam.cz aŭ drahotova@esperanto.cz