LA NUNA ESPERANTO MOVADO EN ĈEĤIO
La ĉeĥa Esperanto-movado konsistas el pluraj sendependaj organizaĵoj, kiuj bone kaj harmonie kunlaboras. Mi do ĉi tie strebos prezenti al vi koncize ĉiujn (almenaŭ tiujn al mi konatajn) kun prezento de iliaj ĉefaj agadoj.
Sendube la plej grava kaj ankaŭ la plej multnombra estas Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA). Ĝi konsistas el individuaj membroj, tamen ene de ĝi laboras kaj lokaj kluboj de Esperanto, kaj kelkaj fakaj sekcioj. Ĝi ankaŭ eldonas kvarfoje jare presitan organon „Starto“ kaj neregule (laŭbezone) „ĈEA-ret¬komunikoj“ (kiuj estas senpage senda¬taj al ĉiuj interesatoj, ne nur al la membroj, ankaŭ eksterlanden). ĈEA mastrumas propran bibliotekon kaj libroservon proponanta literaturon en Esperanto al siaj membroj, organizas ĉiun trian jaron kongreson, en kiu estas krom alie elektata nova komitato de ĈEA, kaj en la jaroj inter la kongresoj organizas konferencojn kun simile riĉa programo, krom la balotoj.
Inter la aktivecoj de ĈEA menciindas ankaŭ aparta okupiĝo pri komputila klerigado de la membraro, kontribuado al Vikipedio, komputila prilaboro de historio de la enlanda movado, ciferecigado de Esperanto-literaturo kaj kanto¬tekstoj, kreado de plurmediaj dokumentoj en Esperanto kaj esperantigado de oficialaj urbaj kaj turismaj retejoj (ĝis nun 15 – en tiu fako plej verŝajne Ĉeĥio okupas la unuan lokon en la mondo).
ĈEA estas kolektiva membro de Universala Esperanto-Asocio (ĉefdelegito de UEA por Ĉeĥio estas Lucie Karešová, komitatano A por Ĉeĥio Libuše Hýblová), sed ankaŭ de Eŭropa Esperanto-Unio (asembleano Petro Chrdle). La sekcioj de ĈEA estas samtempe ĉeĥaj sekcioj de koncernaj internaciaj Esperanto-asocioj: pedagogia sekcio agas ene de ILEI, sekcio de nevidantoj ene de LIBE, katolika sekcio ene de IKUE kaj kristana sekcio ene de KELI.
Sur la foto estas la nuna komitato de ĈEA. Malantaŭe de maldekstre: sekretario Pavel Polnický, vicprezidantoj Jiří Tomeček kaj Petro Chrdle, malantaŭe prezidanto Jana Melichárková, prezidanto de Kontrola grupo Libuše Dvořáková, kaj komitat-membroj Libuše Hýblová, Pavla Dvořáková kaj Miroslav Malovec.
Ĉeĥa Esperanto-Junularo: La junulara Esperanto-movado tradicie ludas en Ĉeĥio gravan rolon. Tuj dum sia fondiĝo la nuna ĈEA kreis junularan sekcion, kiu estis eĉ bone reprezentita en la komitato de TEJO. Ĝia agado estis riĉa, tamen la junaj esperantistoj forgesis pri la necesa varbado inter eĉ pli junaj. Do post kiam la kerno de la membroj de la junulara sekcio en naŭdekaj jaroj transiris la aĝlimon, la sekcio devis esti nuligita. Sed venis novaj aktivaj junuloj, kiuj lernis Esperanton plejparte per Interreto, kaj en junio 2005 ili fondis junularan asocion, ĉi-foje jure memstaran, kun la nomo Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ). Nun en ĝi membras proksimume 100 gejunuloj, ĝi estas kolektiva membro de TEJO kaj vigle aktivas. La plej videbla de la agadoj de ĈEJ estis la organizo de la Internacia Junulara Kongreso en 2009 en Liberec (organizita komune kun GEJ kaj PEJ), kiu altiris en Ĉeĥion 343 junajn esperantistojn el 5 kontinentoj. Sur la dekstra bildo estas la fonda prezidanto Dagmar Chvátalová kaj la dua prezidanto kaj nuna komitatano de TEJO Marek Blahuš, sur la maldekstra foto la nuna prezidanto Dan Mrázek.
Krom la menciitaj ĈEA kaj ĈEJ ekzistas en Ĉeĥio ankaŭ aliaj jure memstaraj Esperanto-Asocioj, el kiuj necesas mencii unuavice Asocion de Esperantistaj Handikapuloj (AEH), kiu agas plejparte kunlabore kun la Esperanto-Klubo de Stanislav Schulhof en Pardubice kaj havas ankaŭ multajn eksterlandajn membrojn. Ĝi eldonas organon „Informilo“ kun ties kompletiga gazeto „Antaŭen“ kaj organizas regulajn lingvajn seminariojn, kutime dufoje jare tutsemajnan en Skokovy kaj unufoje monate sabatan en Prago. La prezidanto estas Pavel Nechvíle. Sur la foto partoprenintoj de la buskaravano al UK en Bjalistoko organizita de AEH.
Alia menciinda memstara Asocio estas ĈeFEA (Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio), kiu origine agis kiel fervojista sekcio de ĈEA kaj jure memstariĝis en la jaro 2009. Ĝi estas samtempe ĉeĥa sekcio de IFEF. En la jaro 2011 ĝi organizos en Liberec Internacian Fervojistan Kongreson. La ĉeĥaj esperantistoj daŭre apartenas al la kernaj agantoj ene de IFEF: nun Jindřich Tomíšek plenumas la funkcion de ĝia ĉefdelegito, Ladislav Kovář gvidas ĝian fake-aplikan grupon de faka sekcio kaj redaktas Fervojfakajn kajerojn, Zdeněk Polák kaj Jaroslav Matuška laboras en Terminara komisiono.
Ĉiuj tri asocioj, kvankam jure memstaraj, proksime kunlaboras kun ĈEA. Krom ili ekzistas pluraj neformalaj grupoj de esperantistoj, ĉefe en Prago kaj Brno. Kaj mi kuraĝas ĉi tien envicigi ankaŭ la civitanan societon „E-lingvo“, kvankam ĝi en la statuto uzas eĉ ne unufoje la terminon „Esperanto“ kaj parolas pri „eŭrolingvo“, tamen ĝia celo, nome eblo de internacia interkompreniĝo helpe de neŭtrala (do ne-nacia) lingvo, kongruas kun tiu de la Esperanto-movado.
La muzeo de Esperanto en Svitavy estas mastrumata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed mi dediĉas al ĝi specifan lokon, ĉar temas ja pri elstara ekstermovada afero, kiu tre bone servas al la plej bezonata ago: disvastigado de informoj pri la historio, sed ankaŭ pri la nuna stato kaj ebloj de la internacia lingvo Esperanto. Ĝi estas lokita en la Ottendorfer-biblioteko, unu el la plej belaj historiaj domoj en Svitavy, kaj ĝi bone kunlaboras ne nur kun la posedanto de la domo (la urbo Svitavy pere de la Urba muzeo kaj galerio) sed ankaŭ kun la Urba muzeo en Česká Třebová, kiu posedas riĉan Esperanto-kolekton, sed ne disponas pri ekspoziciejo. Cetere, la plej admirata eksponato en la Esperanto-muzeo Svitavy, nome la busto de L. L. Zamenhof (videbla pli supre meze de la komitatanoj de ĈEA) estas pruntedonita tien el Česká Třebová. Ankaŭ kun la ceteraj Esperanto-muzeoj kaj bibliotekoj en la mondo ĝi estas en bonaj rilatoj.
La Esperanto-muzeo ne estas nura deponejo kaj ekspoziciejo de Esperanto-antikvaĵoj, sed ĝi strebas esti viva edukejo, danke al la riĉa Esperanto-biblioteko, danke al komputilo por esplorantoj ekipita per utilaj datenoj (inter alie per granda elektronika Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta vortaro) kaj danke al plurmedia inform-panelo kun tuŝekrano servanta ĉefe por vizitantoj.
Fine de la prezento de Ĉeĥa Esperanto-Movado mi nomu la ĉeĥajn reprezentantojn en internaciaj Esperaranto organizaĵoj. Krom tiuj pli supre menciitaj en UEA, TEJO kaj IFEF, Miloslav Šváček, prezidanto de Katolika sekcio de ĈEA, plenumas jam duan elektoperiodon funkcion de prezidanto de IKUE kaj Pavel Polnický, prezidanto de Kristana sekcio de ĈEA funkcion de sekretario de KELI.
Parolante pri Esperanto-movado en Ĉeĥio necesas mencii ankaŭ Kongresan kaj klerigan agentejon KAVA-PECH kaj samnoman eldonejon, kiu apud la ĉeĥa, angla kaj germana lingvoj uzas pro profesiaj celoj samrajte ankaŭ Esperanton. Ĝi vigle aktivas ankaŭ por esperantistoj, kaj inter pli ol 130 libroj sub la propra ISBN eldonis 57 en Esperanto. Krome ĝi produktas librojn laŭmende por klientoj el pluraj landoj (FR, DE, ES, NL, SE, KR) inter ili ankaŭ la librojn en Esperanto.
Pli da informoj pri la Ĉeĥa Esperanto-Movado vi trovos ĉe www.esperanto.cz, pri Esperanto-libroj kaj aranĝoj de KAVA-PECH ĉe www.kava-pech.cz/esperanto.
Petro Chrdle