Monumento Komenio

Pri la monumento „Komenio“ en Mladá Boleslav

Kontraŭ gimnazio en la strato Palacký en urba parko inter belega secesia teatro kaj impona gimnastika palaco Sokol (Falko) staras sur alta piedestalo la statuo de Johano Amoso Komenio, kiu estis ĉi tien starigita memore de la „10 jarojn post naskiĝo de Ĉeĥoslovakio“.

Pro kostruigo de la monumento ni povas danki al „Unuiĝo Komenio“ – societo de boleslava instruistaro, kiu en la urbo laboris de la jaro 1871. La societo havis ĉirkaǔ 200 membrojn, ne tro riĉajn, do nepraj estis kolektadoj kaj donacoj. La celo estis inaǔguri la monumenton en la jaro 1928, kiam pasis 300 jaroj de la elmigriĝo de Komenio el la lando. (Finaj numeraloj 8 ofte datas gravajn okazaĵojn en nia lando).

Estas nekonate de kiu venis la ideo alparoli faman skulptiston Ladislav Šaloun (1870-1946), aǔtoron de premiita statuaro „Jan Hus“, kiu staras en Prago sur la Malnovurba placo. La statuaro estis starigita memore al la morto de Jan Hus en flamoj en urbo Konstanco en la jaro 1415. Jan Hus estas grava persono de nia historio, kritikanto de katolika eklezio.

La plano de la societo sukcesis kaj la statuo estis en la jaro 1928 solene inaǔgurita. Sed venis dua mondmilito kaj prudentaj boleslavanoj la Komenion forigis el la piedestalo kaj zorgeme kaŝis, ĉar danĝeris fordono al bezonoj de germana armeo. Cetere la milito englutis aliajn valorajn statuojn kaj sonorilojn en la urbo. Ekzemple statuon „Miroslav Tyrš“, starintan en parketo ĉe Tribunala palaco malaperis. El statuo de „Legionano“ oni savis nur superan duonon kaj la torso staras nun sur la placo Komenio.

Post la milito la statuo de Komenio revenis sur piedestalon – kiel simbolo de klereco kaj omaĝo al „instruisto de nacioj“. Sub la tero de la parko restis kaŝejoj kontraǔ flugatakoj por loĝantaro dum la milito.

En nia urbo estas pluraj memoraĵoj pri Komenio. Sur la frunto de baza lernejo en placo Komenio, estas reliefo de Komenio kun surskribo: “Venu filo, lernu esti saĝa“. Super ĉefenirejo de la gimnazio en strato Palacký estas busto de Komenio. En la industria mezlernejo en enirejo staras alta, blanka statuo de Komenio. Certe vi trovus pli da memoraĵojn pri li…

En la historio de nia nacio Komenio estiĝis legendo. Lia genia laboro restis freŝa post jarcentoj, grava por la Eǔropo kaj la mondo.

Jindřiška Drahotová, januaro 2010.

Příspěvek byl publikován v rubrice Mladá Boleslav a okolí. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.