Urba teatro

URBA TEATRO EN MLADÁ BOLESLAV

La regula teatra agado en la urbo Mladá Boleslav komencis en 40-aj jaroj de la 19-a jarcento. Teatraĝis volontulaj grupoj ĉeĥaj kaj germanaj. La unua vere granda dramo 1843 havis titolon: „La glavo de Jan Žižka“ de V.K.Klicpera. Krome tiuj regulaj grupoj venadis por ludi migraj kompanioj, kiuj amuzigis publikon plejparte en gastejoj.

En la jaro 1868 akceptis boleslava teatra societo nomon laŭ la ĉeĥa aktoro, verkisto kaj reĝisoro: „Teatro de J.J.Kolar“. Oni ludis en la granda salono de la urbodomo.

Ĉar la teatra agado bone prosperis, oni planis konstruon de impona teatro. Oni elektis firmaon, unu el la plej bonaj kaj spertaj en la mondo – Fellner+Helmer el Aŭstrio. Ĝi konstruis precipe enon en novbaroka stilo. Ekstere la konstruaĵo estas konstruita en secesia stilo de arkitektoj Jan Kříženecký kaj Emil Králík (ĉeĥoj). Sur la frunto de la teatro estas diino de teatro kaj surskribo: „Arto – forto de vivo“. La plej valoraj estas statuaroj de Jan Štursa kaj de la pentristo Theodor Hilšer.

Solena malfermo okazis je la 21-a novembro 1909 per kantado de la ĥoro „Boleslav“ kaj la teatraĵo „Lanterno“ de Alois Jirásek.

De la jaro 1945 la teatro estis plene profesia. En la jaroj 1966-1967 oni kunigis du regionajn teatrajn grupojn – de Mladá Boleslav kaj de Kladno – kun nomo „Teatro de Jaroslav Průcha“.

En la jaroj 1977-1985 la teatro estis funde reparita. Nun ĝi havas 364 sidlokojn (208 en teretaĝo, 128 sur balkonoj, 28 en loĝioj).

En la jaro 1994 la teatro denove memstariĝis. Oni ludas sur du scenejoj – sur la granda kaj sur la malgranda. Dum jaro havis niaj civitanoj okazon viziti teatran prezentadon 339 foje. Venas ankaŭ grupoj el aliaj urboj – el Prago, Liberec, Kladno, Pardubice kaj Most – por prezentado de siaj ludoj.

En la jaro 2010 estis la teatro plibeligita, riparita kaj estas planoj por pligrandigo.

Jindřiška Drahotová

Příspěvek byl publikován v rubrice Mladá Boleslav a okolí. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>