Loreta

K O S M O N O S Y estas apuda urbo de Mladá Boleslav kun juvelo de arkitekturo
L O R E T A

Ĝi enhavas sole starantan sonorilejon, preĝejon de sankta Martin, kapelon – Loreta – Santa Casa kun teretaĝaj klostraj galerioj.

Oni konstruis ĝin laŭ la itala arkitekto de pinta baroko – Giovanni Aliprandi – en areo de la origina preĝejo de la sankta Martin. La plej malnova estas turo de sonorilejo, konstruita 1672-1673, kun ora sunuma rozeto sur la pinto. Santa Casa estis konstruita ĉirkaŭ 1703 kaj havas du partojn. Interno imitas loĝejon de sanktaj Maria kaj Josef. Ekstere estas protektaj ornamitaj muroj. Ĉio estas ĉirkaŭita per klostraj galerioj. Preĝejo de sankta Martin staras sur la loko de origina preĝejeto. Ĝi estas baroka. Ovala centro havas byzancan kupolon kun kruco. Altaro estas ekipita de la lokaj skulptistoj el la familio Jelínek.

La lokon prizorgas urba oficejo kaj la loko estas vizitebla publike kaj oni uzas ĝin ankaŭ por kulturaj aranĝoj.

Helpos vin loka esperanta klubo: www.mlboleslav.cz/esperanto

En Kosmonosy vi povas viziti pratempan infanan skanzenon, aŭ banejan hotelon, aŭ naturan naĝejon.

Příspěvek byl publikován v rubrice Mladá Boleslav a okolí. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>