EN KEBEKIO TIMO PRO DAŬRA MALFORTIĜADO DE LA FRANCA LINGVO

EN KEBEKIO TIMO PRO DAŬRA MALFORTIĜADO DE LA FRANCA LINGVO

En Kebekio en Kanado la franca estas unua oficiala lingvo kiun konstante uzas 84% de la tiea loĝantaro. Dum la lastaj jaroj daŭre alfluas enmigrantoj el la tuta mondo inter kiuj preskaŭ neniu konas la francan. La ŝtato pagas kursojn de la franca por ili kaj honorariojn dum la lernado sed tiuj kursoj nun montras egan fiaskon. La kursojn enskribas 28% de la enmigrintoj (do 72% eĉ ne provas lerni ĝin) kaj el inter tiuj 28% malpli ol 10% sukcesas atingi nivelon de la unua grado kiu ebligas daŭrigi la lernadon. Krome ankaŭ la hejma loĝantaro kiu bone regas la francan ĉiam pli iĝas dulingva, do duontempe uzas la anglan. En Kebekio ekregis la timo ke la franca rapidege perdas le terenon en la tempo de la angla konkerado. Laŭ la artikolo: https://www.theglobeandmail.com/opinion/francisation-failure-stokeslanguage-fears-in-quebec/article37169358/

Mallongigis Zlatko Tišljar

Retpaĝo: http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno

Eŭropa Bulteno Decembro 2017, No 176

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.