Du belaj sunaj tagoj dum somero de avulinoj ĉe Avulino en Skokovy.

Du belaj sunaj tagoj dum somero de avulinoj ĉe Avulino en Skokovy.

La 46-a lingva seminario kun ebleco mankrei belaĵojn okazis de 7-a ĝis 10-a septembro 2017. Partoprenis  18 fidelaj skokovanoj, kiuj diligente parolis, ekskursis, prelegis, kaj atente prelegojn aŭskultis, promenadis, babilis, ĝojis, gimnastikis, diskutis… La pinta programero okazis sabate vespere, kiam aktorino Stáňa Hošková rolis reĝinon Eliška Rejčka. La prelegojn preparis Margit T. Jana Křížková, Líba Filipová, Jindřiška D. Amuzigis nin Vlastička Stará per siaj lingvaj spertoj kun usonano. Instruado de nia lingvo okazis en tri grupoj kun tri instruistinoj. Funga sezono havigis al ni bongustaĵojn en penziona manĝejo.  Prezentita estis libro, kiun redaktis Margit Turková: Scházíme se v této knize (Ni renkontas nin en tiu ĉi libro) kaj freŝa volumo LEGAĴOJ III. de Jindřiška Drahotová.  Informo pri ebleco regule ricevadi rete fabelojn el Juna Amiko kaj La Mondo Rakontas de Teodor Kilián en spegula formo – esperanto-ĉeĥa. La fabelojn prilaboradas Blanka Hužerová kaj Jindřiška D.

Abonu drahotova@esperanto.cz

Pri la venonta seminario ni informos en marto – eble okazos en majo.

J.Drahotová

En aldonaĵo: Tombo de Skokova avulino en Všeň, komuna foto, foto kun Stáňa Hošková.

Jindřiška Drahotová drahotova@esperanto.cz
www.mlboleslav.cz/esperanto
www.evinatelier.cz

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.