Karaj Geamikoj!
Antaŭ nelonge mi klakis al la ligilo https://www.duolingo.com/courses kaj vidis, ke ĝis la hodiaŭa tago 1.020.000 homoj vizitis la anglan-esperantan, kaj 209000 homoj vizitis la hispanan-esperantan kurson de Duolingo.
Se nur unu procento el inter ili alproprigis minimume mezgrade la Internacian Lingvon, eĉ tiam ni povas saluti pli ol 10000 novajn samideanojn.
Gratulon al la taĉmento de la usona Duolingo!
Mi elkore rekomendas reklami la ligilon de Duolingo inter niaj ne-esperantistaj geamikoj.
Multsalute
Ludoviko Molnár
<ludoviko@t-online.hu> 20.9.2017