Retradio

RETRADIO

Projekto de Anton Oberndorfer el Aŭstrio, kiu ankaŭ prelegis kaj gvidis seminarion dum la 16-a ĈEA-Kongreso en Pelhřimov, elsendas por vi ĉiutage novan kelkminutan programon pri variaj interesaj temoj. La registraĵoj estas ĉiam akompanataj per teksto por pli facila kompreno.

Ĉi-foje ni atentigas vin pri la novaĵoj de la lasta monato kaj pri kontribuaĵoj de la nova kunlaborantino de la radio, ĈEA-membrino Jaroslava Malá. Klakinte al Retejo de la Esperanta Retradio aperas en kronologia vico ĉiuj artikoloj, kiujn vi povas sonigi kaj ekvidi la tekston per simpla klako al „Aŭskultu“. Realigite kun teknika subteno de Vladimír Türk.

Inter la juniaj artikoloj aperis i.a.

· Lerni lingvon por peti bieron? 7.6.

· La homo, kiu savis historion 11.6.

  • · Ju pli bona la mondo, des pli saĝaj la homoj 12.6.
  • · Kulturoj de mensogado 15.6.

· Virtuala realeco mildigas dolorojn 24.6.

  • · La sekretoj de la biologia aĝo 26.6.
  • · Transporto de akvo al duonseka regiono kaj pliaj ne malpli intresaj.

Vi povas tie aŭdi ankaŭ voĉojn de kunlaborantoj el Pollando, Brazilo, Israelo kaj aliaj landoj. Ni varme rekomendas la projekton por regula uzado, ĉu individua ĉu kadre de instruado en kluboj aŭ kursoj por progresintoj! Pluaj kunlaborantoj (ĉu por traduko de taŭgaj tekstoj, ĉu por sonregistrado) estas plu serĉataj kaj bonvenaj.

Kontakto: retradio@aldone.de, http://aldone.de/retradio

El Eŭropa Bulteno elprenis J.Drahotová.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.