Raporto pri agado de Esperanta Rondeto de D-ro Jozefo Hradil en la jaro 2016

Raporto pri agado de Esperanta Rondeto de D-ro Jozefo Hradil en la jaro 2016

1.Niaj ttt-paĝoj www.mlboleslav.cz/esperanto plu ekzistas dulingve, pri interesaĵoj, niaj agadoj kaj aranĝoj de aliaj kluboj.
Aliaj ttt paĝoj vi trovos sur www.evinatelier.cz en la ĉeĥa lingvo, kiu havas altan profesian nivelon, krom popola kreado enhavas informojn pri Esperanto, pri seminarioj en Skokovy kaj fotojn. Serĉu ligilon „esperanto“.
Sur www.labutipirka.cz de Joga asocio kiam vi elektos „La klubo Cigno“ vi povas tie legi en Esperanto niajn artikolojn, kantojn kaj prelegojn, se vi enmetos du foje saman indikon -vary7- en la invitilon.
www.esperanto.wz.cz enhavas niajn tradukojn el Esperanto al la ĉeĥa lingvo.
Sur paĝoj www.bezvydavatele.cz ni aperigis 15 librojn – tradukojn el originala esperanta literaturo al la ĉeĥa lingvo, kie oni povas malmultekoste elŝuti la elektronikan formon de la librojn al komputilo, tableto, aǔ elektronika legilo.
2. La urba stelobservejo en Mladá Boleslav post interkonsento vi povas oferti viziton kun esperanta gvidanto – Pavel Brom.
3. En „OAZA“ en strato Erbenova 427/20, estis nia klubejo, kie oni povis kiam ajn uzi ĉambron, komputilon kaj kuirejeton. Por nova jaro ni bedaŭrinde la klubejon perdis.
4. Prelegoj en urba biblioteko okazis en junio pri Francio en Domo de pensiuloj en Mladá Boleslav. Aliaj prelegoj por pli malgrandaj kolektivoj kaj neesperantistoj okazis en klubejo pri diversaj temoj kun fotoj kaj filmoj.
5. Seminarioj en Skokovy okazis printempe en aprilo kaj en oktobro. Aperis kelkaj novaj interesantoj.
6. Bapto de la libro Robinsoni na Sibiři okazis en februaro en Domo de tradukantoj kaj intrpretistoj en Prago. La libron eldonis firmao KAVA-PECH. La libro estas traduko el Esperanto al la ĉeĥa lingvo. La sekva bapto okazis en palaco Adria en Prago, kun partopreno de Irena Pavlásková, filmreĵizoro.
7. En marto J.Drahotová kaj J.Malá gvidis paroligan kurson en MES – Mediteranea E-semajno en Les Issambres en suda Francio por komencintoj.
8. Ĉi jare aperis LEGOLIBRETO XII kaj LEGAĴOJ – eldonitaj proprakoste de J. Drahotová. Aĉeteblaj je 50 Kč de ŝi.
9. Tri aninoj de la Rondeto partoprenis UK en Nitra kaj E-tagon en Pardubice.
10. En julio ni gastis francon, kiu revenis el Ĉinio. Kun li ni vizitis E-Muzeo en Svitavy.
11. Konstante partoprenas eksterlandajn kaj enlandaj vizitojn de esperantistoj kaj E-aranĝojn Mirka Ascherová.
12. Kun verkisto Jan Sobotka ni preparas tradukon de liaj „AFORISMOJ“ en spegula formo ĉeĥa-esperanta, kiun li volas eldoni ankaŭ kun aliaj lingvoj.
13 Eva Pánková preparas tondaĵojn por fabeloj tradukitaj el Esperanto, plejparte el Juna Amiko.
14. La Rondeto kunlaboras kun aliaj volontaj esperantistoj. Dankon al ili!
Jindřiška Drahotová + Miroslav Vaněk
2016
Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.