Pli da britoj lernas la ĉinan lingvon

La 10an de septembro la retejo de la brita revuo Ekonomikisto raportis, ke iuj lernejoj trovis pli kaj pli grandan merkaton de dulingva instruado. Kenstington Wade, privata lernejo en okcidenta Londono, venontjare akceptos lernantojn en la aĝo de 3 ĝis 13 jaroj. La lernejo donos dulingvan instruadon, la ĉinan kaj la anglan, kaj kombinos la ĉinan kaj okcidentan instru-metodon, kun la lernokotizo de 15 miloj da britaj pundoj ĉiujare. Fondinto de la ĉinlingva infanĝardeno Espera en Barbican celis, ke etuloj de la infanĝardeno fariĝos civitanoj kun „monda konscio kaj mondaj kapabloj“.

Por pli da investo al ĉinlingva lernado, la brita registaro anoncis en la 7a de septembro, ke ĝi asignos 10 milionojn da pundoj por ke pli ol 5 mil lernantoj de publikaj lernejoj povu flue paroli la mandarenan antaŭ 2020. Samtempe Instituto de Edukado sub Universitato de Londono, kiu subtenas la programon, planas trejni cent kvalifikitajn ĉinlingvajn instruistojn.

La raporto diris, ke la du lernejoj jam komencis planon pri ekspansio. Kenstingon Wade konsideras starigi filion en aliaj lokoj de Eŭropo. Ĉina investanto kontaktiĝis kun la infanĝardeno Espera kaj deziris enkonduki la markon en Ĉinion. La origina celo estas lernigi al britaj infanoj la mandarenan, tamen la sekva paŝo eble estos instrui la anglan al ĉinaj infanoj.

www.espero.com.cn/2016-09/19/content_39326664.htm

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.