La 101a UNIVERSALA-KONGRESO de Liba Gabalda

La 101a UNIVERSALA-KONGRESO 23. 7. – 30.8. 2016

En suda Slovakio en la urbo Nitro komenciĝis la unua UK de la dua cento. Slovakio gastigis unuan fojon la Universalan Kongreson de Esperanto. Samtempe komenciĝis slovaka prezidanteco en la konsilio de Eŭropa Unio. La prezidento de Slovakio Andrej Kiska fariĝis la Alta Protektanto de la 101- a UK. Por tiu granda evento estis eldonita porokaza poŝtmarko. La verdaj flagoj abunde ornamis la stratojn kaj la urbon. Multaj banderoloj kaj koloraj afiŝoj okulfrapis kaj urbanoj ne povis pretevidi kio okazas. Slogano „Bunta lingvo Esperanto“ penetris ĉie – en butikoj, restoracioj, stacidomoj, stratoj. La urbestro de Nitro forte apogis la kongreson, plurfoje aperis en kelkaj eventoj kaj prizorgis grandiozan urban akcepton por invititoj. Esperantistoj povis senpage uzi lokajn busojn kaj havis rabaton en certaj taksioj. Tion profitis tiuj, kiuj loĝis en hoteloj centre de la urbo. Multaj kontentiĝis per bone ekipitaj studentaj loĝejoj. Nur la varmego ĝenis pro manko de ventumiloj ankaŭ en la kongres-salonoj.

La kongreson gastigis la agrikultura universitato de Nitro, situanta en bela kaj granda parko. Partoprenis ĝin 1253 geesperantistoj el 60 landoj. La programo estis bunta kun multaj interesaĵoj. Amaso da fakprelegoj, kursoj, konferencoj, seminarioj, diskutoj, vojaĝoj, junularaj aranĝoj, filmoj, koncertoj teatraĵoj malfaciligis la elekton inter tiom da allogaj samtempaj programeroj. Ne mankis tradicia aŭkcio brile gvidata de Humphrey Tonkin, lingvaj kursoj kaj ekzamenoj, ekumena diservo, prelegoj pri Slovakio, lingvistiko, duolingo, ĝemelaj urboj kaj aliaj. Aparte interesa estis prelego pri: „Kiel efike lerni fremdajn lingvojn“. Pro granda sukceso ĝi devis esti ripetita. Ankaŭ la kongesa temo: „Socia justeco – lingva justeco“ estis bone pritraktita. Dum la kongreso kunsidis diversaj fakuloj: juristoj, fervojistoj, ĵurnalistoj, matematikistoj, medicinistoj, sciencistoj, sennaciistoj, ateistoj, vegetaranoj kaj aliaj. La kongresa kuriero Pribina ĉiutage informis pri aktualaĵoj, ŝanĝoj, kun aldona listo de novaliĝintoj kaj ankaŭ la amaskomunikiloj abunde raportis pri la evento.

Dum la ekskursoj al diversaj lokoj la partoprenantoj ekkonis belajn regionojn de Slovakio. Oni vizitis minejon, ĉevalbredejon, muzeojn, kastelojn, belajn historiajn urbojn kaj vinregionojn. En urbeto Strekov okazis vinfestivalo. Gaja etoso, vingustumado kaj muziko agrabligis sunan tagon.

La kongreson partoprenis multaj gejunuloj ĝuante apartan programon. Infanoj havis sian 45-an Internacian Infan-Kongreseton en la proksimeco de la kongresejo. Koreaj samideanoj prezentis kaj varbis al la venontjara kongreso. Estis proponita pertrajna karavano de Berlino al Seulo tra Siberio. Surloke jam pluraj interesuloj enskribiĝis al tiu projekto.

La Movada foiro okazis antaŭ la kongresejo, kie cento da Esperanto-asocioj prezentis sian agadon. Dum la nacia vespero la profesia ensemblo Lúčnica ravis la ĉeestantojn per belega spektaklo. Ĝi estas la plej prestiĝa folklora grupo kun longa tradicio en Slovakio. La prezento okazis sur la urba placo kaj estis spektata ankaŭ de civitanoj.

Jam la trian fojon okazis futbalmatĉo inter esperantista teamo starigita kaj provludanta surloke kaj la loka teamo Zmos de Nitro. Lastminute la lokuloj sukcesis venki. La rezulto estis 4-5. La Esperantopokalon do, ricevis Slovakoj. Tamen esperantistoj brile kaj verve ludis. Espereble venonfoje ili sukcesos gajni.

Impona kaj tre gaja estis la surstrata manifestacio de la antaŭlasta kongrestago. Unue la partoprenantoj viciĝis kaj formis liter-bildon UEA. Post fotado ili ekmarŝis akompanataj per tamburado kaj teleregataj flugfotiloj de la kongresejo ĝis la centra urboplaco. Tie okazis tango prezento. Pli ol okdek paroj dancis post mallonga klarigo de necesaj dancopaŝoj por krei mondrekordon de la slovaka tango. La celo estis atingita. Ekregis entuziasmo kaj ĝojo pro tiu sukceso. Post tiu rimarkinda spektaklo sekvis muzika festivalo kun partopreno de kelkaj slovakaj kaj Esperanto-ensembloj. La konata litova familia grupo „Sepa kaj Asorti“ fermis la festivalon post la noktomezo.

Grandan dankon meritas LKK-anoj kaj ties ĉefaj organizantoj Peter Balaž kaj Dorota Rodzianko pro riĉa enhavo kaj bona organizado de la kongreso. Al la sukceso kontribuis multaj helpantoj, precipe el najbara lando Ĉeĥio. Bonŝance ĉi-foje oni tute ne aŭdis pri priŝtelitaj esperantistoj, kiel kutime okazas en grandaj kongresoj.

Liba Gabalda

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.