Raporto el UK2016 Nitra de Jindra Drahotová

Mi en Nitra partoprenis Universalan kongreson jam dekan fojon. Mi povas kompari. En Slovakio mi havis avantaĝon, ĉar mi bone komprenas slovakan lingvon kaj ankaŭ la prezoj de nutraĵo estis favoraj por mi, krome la manĝaĵoj estis facile aĉeteblaj en la kongresejo. La kongreso okazis en terkultura univerzitato kun granda botanika ĝardeno.        Regis varmega vetero. La urbo estas plena de arboj kaj parkoj kiuj donas sufiĉan agrablan ombron. La urbon gardas monto Zobor. Supren de la urbo estas kastelo kun katedralo, certe vidindaj. Tra la urbo estis multaj afiŝoj, ekspozicioj kaj valoraj kromprogramoj pri Esperanto.

Plejparte ni loĝis en studentaj hejmoj, pluretaĝaj konstruaĵoj. Ĉambroj estis puraj kaj ekipitaj per simpla meblo kaj malgranda glaciŝranko. Sur la etaĝoj estis kuirejeto sen vazaro.

Salonoj por prelegoj estis en tri diversaj konstruaĵoj, krome salonego Zamenhof por malfermo kaj fermo, kiu estis en rando de la urbo en Sporthalo. La urba aŭtobusa trafiko estis por partoprenantoj de la kongreso senpaga. Nacia kaj internacia vesperoj okazis sur ĉefa placo, kien oni devis iri piede tra Malnova urbo per agrabla strato kun butikoj kaj restoracietoj.

La programoj de la kongreso bonŝance estis ĉiam regule organizataj kaj tio tre bone helpas al partoprenantoj plani propran planon, ĉar la tempo ĉiam kuras kaj oni ne povas esti ĉie. La tagĵurnaloj „Pribina“ estis ĉiam ĝustatempe matene por dispono.

Mi mem preferas prelegojn, babiladon kun amikoj, vagi tra libroservo. Mi tre bedaŭdas, ke mi ne povis partopreni prelegojn de medicinistoj, lingvohistorion de Slovakio, sciencan kafejon, EDE, pri venontaj kongresoj. Mi eĉ pro varmego ne partoprenis manifestacion – marŝado tra la urbo kaj futbalmatĉon.

Tamen mi vere ĝuis paroligajn lecionojn por mezniveluloj, kiuj okazis ekstere sub arboj. Tre ravis min Hori Jasuo per sia leciono pri japana arto, same kiel Mirele Grosjan dum leciono de aikido kaj aliaj. Tute kortuŝis min la prelego de Magdiĉka Fejfi pri slovakaj fabeloj. Kun intereso mi aŭskultis prelegon de Štefan Klein pri flugantaj aŭtomobiloj evoluataj en slovakiaj entreprenoj. Kun admiro mi rigardis oratoran konkurson de kvar gejunuloj. La prelego de ĉino So Gilsu: Diabloj sur Silka vojo malfermis al mi vidon al historio de Ĉinio, kiun mi tute ne konis. Same estis por mi surprizo prelego pri kanadaj lernejoj alfronte al indiĝena realo de Mark Fettes.

Kion mi la plej multe ĝuis, estis teatraĵo de gimnazianoj el ĉeĥa urbo Svitavy – El la vivo de insektoj de Karel Čapek. La verko havas daŭran signifon por ĉiuj homoj. La lastan nekredeblan travivaĵon mi spertis dum lasta vespero dum kantado de germana blinda junulo Kaŝi (Carsten Schnathorst), li ŝtelis mian koron, vere.

En libroservo mi ačetis plurajn librojn, inter ili tri ĵus aperintaj libroj de finna ĵurnalisto Kalle Kniivilä. De mia amikino Mária Minichová kiel donaco mi ricevis libron de ŝia filino Zuska Stožická – „Ĝis tien – Až tam“, kiu estis eldonita okaze de UK. Ĝi estas presite spegule Esperanto-la slovaka. La partoj el tiu libro vi povas trovi en Legolibretoj XI kaj XII.

Kun mia kolegino Blanka mi restis en Nitra ankoraŭ dimanĉe, unu tago pli kaj ni promenis kune tra la urbo. En la urbo estas pluraj preĝejoj. Ankaŭ granda sinagogo kaŝita en mallarĝa strateto. En preĝejoj okazis mesoj kaj la preĝejoj estis plenaj. Se iu meso finiĝis la dua komencis. Ĉe elirejo staris almozpetantoj.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.