Tereza Kapista forpasis

Ni kun tristeco sciigas al vi, ke forpasis en Serbio Tereza Kapista, tre konata kaj dum jardekoj tre aktiva Cseh-instruistino.

Tereza senlace vojaĝis eĉ en maljunaĝo tra landoj kaj kontinentoj por instrui nian lingvon. Ŝi gvidis kursojn inter aliaj en Aŭstralio, Bulgarujo, Burundo, Francujo, Germanujo, Grekujo, Hungarujo, Irano, Japanujo, Kroatujo, Nederlando, Nov-Zelando, Pollando, Rumanujo, Slovenujo, Togo, Turkujo, Ukrainujo.

Pri siaj spertoj ŝi verkis ĵurnallibrojn kun la titoloj „Esperanto-lingvo de paco en Irano“ kaj „Esperanto-lingvo de paco en Burundo“ kiujn ŝi eldonis proprakoste kaj kiuj aperis ankaŭ en aliaj lingvoj.

Tereza estas jam de 2011 en nia Panteono, kaj ni invitas vin lasi tie kondolencajn kaj memorpensojn por esprimi nian funebron.

http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=77

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.