Sedmihorky

Sedmihorky

Oriente de origina vilaĝo Sedmihorky en Ĉeĥa paradizo kreis kuracisto el Turnov, Antonín Vincenc Šlechta (1810-1886) inter jaroj 1839-41 akvan kuracbanejon. Li portis titolon „kavaliero Sepmonteta“. La nomon la kuracejo ricevis laŭ sep fontoj de minerala akvo. Ili estis konataj de la jaro 1702. Či tie oni kuracis per malvarma akvo kaj klimato kun freŝa aero, per korpa gimnastiko kaj per dieto. Venadis tien elstaraj personoj de ĉeĥa reviviĝo kiel Jan Neruda, Eliška Krásnohorská, Otilie Sklenářová-Malá, GustavPfleger Moravský, Jindřich Mošna, František Karel Kolár. La doktoron Šlechta-n vizitadis ankaŭ famaj kuracistoj: , František Piťha, Karel Rokytanský aŭ Bohumil Eisel. La trajno de Dresdeno veturigis tien germanparolantajn gastojn.
Nia grupeto el Skokovy trairis tie arbarajn agrablajn padojn kaj vizitis lokojn, kie la akvo elvenas de sabloŝtonaj putoj kun gravuritaj surskriboj. Nun ili aspektas tre malnove, muske kovritaj. Alveno al promenado gvidas per aleo de tilioj kaj kverkoj. La koloraj folioj de arboj aŭtune aromis. Ni imagis, kiel gastoj en la deknaŭa jarcento promenis ĉi tie kaj babilis, amuzis. Onidire estis tagoj „damaj“ kaj „sinjoraj“. En tiuj tagoj gastoj promenis nur vestitaj en littukoj, nur damoj surmetadis grandajn ĉapelojn. La doktoro krom kuracado laŭ maniero de Prieznitz aranĝis por kuracitoj ankaŭ distrajn aranĝojn. Li kuracis per „malvarma“ metodo tifuson, dum milito en la jaro 1866 ĉi tie li kuracis vunditajn soldatojn. Malriĉulojn li flegis senpage.

Post la morto de doktoro A.V.Šlechta je la jaro 1886 la kuracado iom post iom ŝanĝadis, oni komencis uzadi ankaŭ torfajn kuvojn. En la jaro 1914 post foriro de ĉiuj kuracistoj al milito la kuracdomoj servis por loĝado de somergastoj, kiuj tie ĝuis freŝan aeron. En la jaro1945 la banejo Sedmihorky kiel parto de sinjora bieno Hrubá skála estis ŝtatigita kaj servis kiel sindikata resaniĝejo. Post politika renverso en la jaro 1989 ĝin transprenis negoca asocio kaj la loko kadukiĝadis. Lokanoj esperas, ke ĉeĥa entreprenisto, kiu konstruigis bone prosperantan kampadejon en la areo, ke iom post iom renovigos la konstruaĵojn kaj la loko denove akiros denove sian meritan gloron.

Sedmihorky ekskurzo 2015

JoDo, 2015.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.