Raporto el 42-a seminario

De 21-a de oktobro ĝis 25-a de oktobro2015 okazis la 42-a seminario en Ĉeĥa paradizo en pensiono Espero.

Venis malpli homoj ol printempe, pro tio estis la etoso pli familia kaj amika, eĉ la suno iomete varmigis nin. Ĉiuj venintoj estis enketitaj, ĉu ili estas veraj „Skokovanoj“por speciala testo. La instruado ĉe unu tablo okazis laŭ Legolibretoj. Prelegoj kun densa diskutado temis pri UK en Lillo, pri Kroatio, pri Božena Němcová. La pinta okazaĵo estis ekskurso al eksa banloko Sedmihorky kun loka gvidistino Štefi. Por mallonga vizito venis sinjoro Kazdera el Liberec, sprite parolis kaj promesis prelegon pri Liberec printempe. La pensionon venis trarigardi esperantisto el Bulgario.

La venonta seminario okazos de 11-a aprilo 2016. Jam nun vi povas aliĝi.

Jindřiška Drahotová

Příspěvek byl publikován v rubrice Skokovy. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.