Landoj de BRICS: strategio de evoluo kaj mekanismoj de interagado kaj kunlaboro en ŝanĝanta mondo

de: Mikaelo Chertilov <mikaelo.che@gmail.com>

Saluton!

La 2-3 de novembro en Moskvo en domo de Rusia Akademio de Sciencoj okazis unua internacia scienca-praktika konferenco „Landoj de BRICS: strategio de evoluo kaj mekanismoj de interagado kaj kunlaboro en ŝanĝanta mondo“.

Inter la ceteraj temoj pridiskutitaj dum la konferenco estis diskutita ebla rolo de Esperanto en BRICS-landaro. Tio okazis enkadre de sekcio „Nacia kaj civilizacia identeco de landoj de BRICS, internaciaj rilatoj kaj problemoj de interkultura komunikado“. La diskuto okazis surbaze de tri faritaj prelegoj de esperantistoj: Gennadij Shilo „Ĉu la estonteco de BRICS sen la angla?“, Renato Corsetti kaj Mikaelo Ĉertilov „BRICS: Grandaj kulturoj kaj iliaj bezonoj pri komunikado“, José Afonso de Sousa Camboim kaj  Valentin Seguru „BRICS – problemoj de interkultura komunikado“.

Krom la prelegantoj partoprenis la prezidanto de REU Svetlana Smetanina kaj la gvidanto de moskva Esperanto-asocio „MASI“ Irina Gonĉarova. Entute la partoprenantoj favore rilatis al la temo. Je nomo de Rusia Esperantista Unio estis farita propono por rezolucio de la konferenco.

La prelegoj estos publikigitaj en formo de sciencaj artikoloj kiel materialoj de la konferenco en unu el la retejoj kaj revuoj de la akademio. Indas rimarki ke dum la diskuto REU ricevis proponon flanke de la Instituto de scienca informado pri sociaj sciencoj ĉe Rusia Akademio de Scienco pri probabla kunlaboro.

Mia opinio estas ke ni nepre devas partopreni en similaj eventoj ne nur por montri sin, sed ankau por trovi eventualajn kunagantojn, komunajn projektojn kun aliaj neesperantistaj organizaĝoj kaj sociaj kaj ŝtataj.

Necesas daure serĉi eblecon de organizado de internacia konferenco de la landoj de BRICS kun oficiala partopreno de ĉiuj niaj landoj pri la temo de enkonduko de Esperanto kiel internacia lingvo por BRICS kun celo instigi registarojn kaj koncernajn ministeriojn fari komunan interŝtatan projekton pri Esperanto.

Mi proponas al niaj landaj asocioj fari komunan planon de kunagado (detalan, po-ŝtupan) kaj aktive kaj reciproke partopreni en koncerna laboro de ĉiu nia asocio.

Bondezire,

Mikaelo Ĉertilov

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.