Junulara Esperanto-Semajno 2015/16

Junulara Esperanto-Semajno 2015/16
Alproksimiĝas la fino de la nuntempa aliĝperiodo al JES 2015/16 en Eger, Hungario. Aliĝu ĝis la 14a de septembro pli malmultekoste! ;) Atendos vin interalie…

Kio estas JES (Junulara E-Semajno)? Novjara evento por junuloj, kiu ĉi-jare okazos jam la 7-an fojon. Ĝis nun ĝi okazis en Germanio aŭ Polando (kutime kun almenaŭ 150-200 homoj), kaj nun ĝi estos Hungario. (Cetere, en urbo fama pro sia vino. ;) ) Tie atendos vin interalie…
…koncertoj
…diskutrondoj
…vingustumado
…ekskursoj
…diskejo
…karaokejo
…kaj kompreneble – La Silvestra Balo! :)
Venu, ni atendegas vin! :) Aliĝu nun ĉe www.jes.pej.pl!

la JES-teamo

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.