Miaj impresoj pri Centa Universala E-Kongreso

Miaj impresoj pri Centa Universala E-Kongreso

Jindra Drahotová

Estas facile skribi, ke okazis Universala kongreso de kaj ĝis en lando de unua kongreso, sed ne estas facile priskribi la larĝecon de impresoj, travivaĵoj, impresoj, sentoj, okazaĵoj, des pli, ke la homa rememoro saltetas de unu tavivaĵo al la aliaj rapide kiel birdeto. Laŭ psikologa eldiro en iu lernolibro estis skribite: „La homo malmemoras, kio estis dirite, sed tenas en sia memoro la manieron kaj impreson kiel la vortoj estis diritaj“. Ankaŭ por mi restas miaj personaj rememoroj same kaj grave. Ĉiuj homoj alportis en kongresejon positivajn ideojn, etoson, ĝuon. Min konsternis amaso de budoj, kie esperantistoj prezentis sian agadon, la plej granda salono estis plenplena, vigla. Min alparolis kaj kortuŝis vortoj de estraranoj, precipe de Mark Fettes, la prezidento, kiu parolis pri tradicio, kiun la junularo povas trovi iel malmoda, tamen post jaroj li mem trovas la ĉiam samam manieron de la organizado kiel tre bona. Nekredeble varmaj estis por mi renkontiĝoj kun amikoj el Japanio, Latvio, Litovio, Rusujo, Svedujo, Germanujo kaj nombraj francoj, sed ankaŭ renkontiĝoj kaj interparoloj kun tute nekonataj esperantistoj. Mi tute ne sukcesis partopreni por mi gravajn prelegojn, teatraĵojn, koncertojn… simple pro manko de tempo. Sed tiuj, kiujn mi povis aŭdi, estis tre interesaj – pri artefarita inteligenco, pri orienta medicino, pri planoj pri rapida kurso por kuracistoj de urĝa medicino, pri kuracado de infertilo, pri ATEO, dum prelego de EEU estis prezentita himno de EU en Esperanto kaj ĉiuj himnoj de ŝtatoj de EU en naciaj lingvoj, pri sukcesoj de lernu.net kaj edukado.net, duolingvo, kaj aliaj, mi admiris instruadon en salono, kie pro la amaso de interesantoj la pordo oni devis fermi por tro da interesantoj, ĉar homoj estis densege amasitaj, mi estis ravita dum rakonto de geedzoj Robineau voje al Santiago de Compostela, mi vidis, kiel Renato Corsetti penas por agado en „landoj de la tria mondo“ kaj mi eksciis, kiel multo da laboroj kaj defioj staras antaŭ ni…

Ne estis por mi mirinde, ke mia amikino, kelkmonata komencintino ĝuis la kongreson, ĉar la Esperanto mem estas mirindaĵo!

Vivu la sekva kongreso en Nitra, gloru la etoso, kiun kreis slovakoj kun Peter Balaž en la frunto!

Eble povas iu opinii pri mia rakonto, ke ĝi estas tro subjektiva. Prave. Ĉar pri nia senzorgeco pri vojaĝo, loĝado, ekskursoj, komplete ĉio…zorgis anĝela Lenka. Ankaŭ Ludoviko mem aranĝis por sia omaĝo en Boulogne sur mer bonan veteron.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.