Jiří Patera

Jiří Patera (1935-2015)

La 6-an de junio 2015 forpasis honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, s-ro Jiří Patera. Li naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1935.

Unue li laboris en Esperanto-klubo en Most, poste li transloĝiĝis al Prago, kie li multajn jarojn plenumis funkcion de prezidanto. Kelkajn jarojn li estis membro de la asocia komitato, ses jarojn redaktis la organon Starto, poste Bultenon de EK Praha, kiun li dediĉis precipe al literaturo.

En literatura kampo estas liaj plej grandaj meritoj. Li esperantigis rakontojn de Jaroslav Hašek, fabelojn de Božena Němcová, fabelojn de Zdenka Bergrová kaj enĉeĥigis la Zamenhof-straton de Roman Dobrzyski. Li prilaboris historion de la Praga Esperanto-klubo kaj historion kaj memorindaĵojn de la urbo Prago mem. Danke al li aperis esperantlingva resumo en libro pri persona biblioteko de Karel Čapek. Liaj leteroj ofte aperis en La Gazeto aŭ estis citataj en Pola Radio.

Miroslav Malovec

Příspěvek byl publikován v rubrice Nezařazené. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.