Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono


Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono

de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-23 22:16

Unu el la ĉefaj kandidatoj por la urbestra posteno en Barcelono uzas Esperanton en sia elektokampanjo. Ŝiaj multlingvaj reklamafiŝoj montras sloganojn kiel “Ili volas nin solaj – ili vidos nin kunaj” kaj “La demokratia revolucio apartenas al ĉiuj”. José Antonio del Barrio esploris la fenomenon.

La bildoj en ĉi tiu artikolo montras balotafiŝojn, nun videblajn en la stratoj de Barcelono. La vizaĝo estas tiu de politikisto kiu havas realajn ŝancojn fariĝi urbestro de Barcelono post la municipaj balotoj okazontaj la venontan dimanĉon 24-an de majo. Ŝi nomiĝas Ada Colau (elp. Kolaŭ’) kaj la listo per kiu ŝi kandidatas nomiĝas “Barcelona en Comú” (mallonge BeC), esperantigebla per, proksimume, “Barcelono kolektive”.

La politika vivo en Hispanio preskaŭ certe estos renversita dum venontaj balotoj. La reveno al la demokratio konsistis el longa periodo de neperfekta dupartiismo, dominata de du grandaj politikaj partioj, la Popola Partio dekstre, kaj la Socialista Partio centre-maldekstre, kun la aldono de diversaj regionismaj partioj en diversaj landopartoj, plus alia iom pli radikala Unuiĝinta Maldekstro, kun relative granda procentaĵo de voĉdonoj sed malmultaj deputitoj.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.