48-A INTERNACIA ESPERANTISTA-FERIADO

48-A INTERNACIA ESPERANTISTA-FERIADO EN SUDETOJ, DUSZNIKI-ZDRÓJ, POLLANDO, 2-A GXIS 9-A DE SEPTEMBRO 2015

Duszniki-Zdrój (iama Bad Reinerz) estas belega kuracloko, kie en la jaroj 1906 kaj 1909 restadis kaj kuracis sin nia majstro Ludoviko Zamenhof. Gxi trovigxas 120 kilometrojn sude de Vroclavo kaj estas vere alloga turisma loko kun granda parko kun sanigaj akvofontoj, promenaj kaj montaraj vojetoj, multaj kafejetoj kaj restoracioj. La feriado okazos en la tagoj 2-a gxis 9-a de septembro 2015 kaj kiel kutime havos ricxan – lernigan, kulturan kaj turisman – programojn. Fotojn kaj pli da informoj vi trovos sur la pagxo: http://www.deesperanto.pl/ (Baldaux ekfunkcios gxia esperantlingva versio.) La pli precizaj informoj kaj aligxilo aperos baldaux sur la pagxo de Silezia Esperanto-Asocio: http://eo.wroclaw.pl/, nia retadreso: sea cxe europonto.org

Por personoj, kiuj eble ne povos logxi (pro financaj kialoj) en hotelo Esperanto, organizantoj preparis pli malmultekostan eblecon restadi en agrabla apuda hoteleto.
=

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.