Fondaĵo Cigno

Fondaĵo Cigno
premiis Slovakian Esperantan Federacion En marto la estraro de Fondaĵo Cigno aljuĝis por la lasta fojo la Premion Cigno. Ĝin ĝi atribuis al Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) pro ĝia impresa informa agado landskale en 2014. Fondita en 1995 kiel Subvencio Cigno, ĝi premiis esperantistojn en evolulandoj, farintajn gravan kontribuon al la Movado. En 2011 ĝi transformiĝis je Fondaĵo Cigno, celanta premii landan asocion ene de la Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto en la periodo de unu jaro. En 2012 la premion ricevis Esperanto-Asocio de Britio, kaj en 2013 estis premiita Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Pro la maljuniĝo de la fondinto kaj la ĉefa mecenato de Fondaĵo Cigno, kaj pro lia necesa decido redukti la labortempon kaj diverskampan agadon, la Estraro decidis ĉesigi sian agadon. Al ĉiuj kontribuintoj kaj subtenantoj ni estas elkore dankaj. Kun bondeziroj pri daŭra sukcesa laboro al ĉiuj en la Esperanto-Movado, Ayako Kawakita Prezidanto de Fondaĵo Cigno Raporto pri la informa agado de SKEF en 2014, sendita al la konkurso pri la Premio Cigno, elŝuteblas ĉe: www.esperanto.sk/eo/ skef/premio_cigno_2014_skef.pdf

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.