Eventoj en jaro 2015 de Claude Nourmont

Karaj membroj de tiu ĉi listo, karaj amikoj,

Mi dankas ĉiujn, kiuj sendis bondezirojn okaze de la nova jaro kaj reciproke, mi deziras al vi ĉiuj sukceson kaj feliĉon por la jaro 2015!

Koncerne la Esperanto-instruadon ĝi estos grava pro minimume tri eventoj.

Okazos la tria tutmonda kolokvo pri instruado de Esperanto, de la 13-a ĝis la 16-a de majo en Neuchatel, Svislando.

En Ostende, Belgio, estos la 48a ILEI-konferenco, de la 17a ĝis la 25a de julio,

kaj tuj poste de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto okazos la 100a Universala Kongreso en Lille, Francio.

Por la 100a UK,  estas nun la tutlastaj tagoj por sendi vian aliĝon, se vi deziras profiti je la plej favorpreza tarifo. Je la 1a de januaro ĉiuj prezoj pli altiĝos!

Kun miaj koraj bondeziroj por 2015,

Claude Nourmont
moonmont@pt.lu

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.