Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio

Esperantistoj plu ekzistas en Norda Koreio

En Norda Koreio, unu el la plej fermitaj landoj de la mondo, la Esperanto-movado dum kvardek jaroj ne aŭdiĝis. Tamen plu ekzistas esperantistoj, sed ili apenaŭ kontaktas la eksterlandan Esperanto-movadon, kvankam ili estas dungitaj de la registaro por propagandi pri Norda Koreio. La pola entrepreno Esperantotur nun planas vojaĝon al Norda Koreio, kun eventuala renkontiĝo kun lokaj parolantoj de Esperanto. „Se la ĉi-foja vizitado estos sukcesa, poste okazos ofta vizitado de Norda Koreio“, rakontas Liu Jianguo, unu el la organizantoj.

Tuj post la Korea milito la Esperanto-movado en la norda parto de Koreio suferis gravan baton, kiam estis elpelita el la komunisma partio Pak Hunyung, eksa vicĉefministro de Norda Koreio kaj iama elstara aktivulo de la Esperanto-movado.

Li estis arestita kaj mortkondamnita kiel spiono de usona imperiismo en la Zamenhofa tago, la 15-an de decembro 1955, kaj ekzekutita kredeble en la 20-a de decembro. En la severaj postmilitaj kondiĉoj aliaj esperantistoj sendube ne emis afiŝi siajn iamajn internaciajn kontaktojn, sed preferis diskrete silenti.

La Esperanto-movado en Norda Koreio tamen evidente revigliĝis fine de la 1950-aj jaroj. En 1959 estis fondita (Norda) Korea Esperanto-Asocio, kies prezidanto estis Song Bong Uk, la tiama ministro pri financoj de Norda Koreio. Kvin jarojn poste, en 1964, la asocio eldonis 350-paĝan vortaron de Esperanto.

Laŭ la antaŭparolo de la vortaro, la „Esperanto-movado progresas laŭ la saĝa gvido de la Laborista Partio kaj la registaro“. La vortaro, kies aŭtoro estis Kim Hyungro, enhavas specialan sekcion kun esperantaj nomoj por la diversaj institucioj de la registaro, politikaj partioj kaj sociaj organizaĵoj de Norda Koreio.

- Ŝajnas, ke la movado tiam estis aktiva. Post tio, ni ne havas informon, rakontis Lee Chong Yeong antaŭ du jaroj, kiam Libera Folio serĉis informojn pri la Esperanto-movado en Norda Koreio.

La sola konata ligo inter Esperanto kaj Norda Koreio dum la lastaj jaroj estis Asocio por Amikeco kun Koreujo, KFA, fondita en la jaro 2000. Ĝia senpretenda retejo estas registrita en Hispanio, kaj havas kelkajn esperantlingvajn paĝojn kiuj subtenas la linion de la nordkorea registaro. Esperantlingva demando, kiun Libera Folio sendis al la adreso de la retejo, tamen restis sen respondo.

Neatendita estis tial la reklamo pri vojaĝo al Norda Koreio, kun planata renkontiĝo de nordkoreaj esperantistoj, kiun fine de aŭgusto dissendis la pola firmao Esperantotur. Laŭ la programo, la vojaĝantoj unue vizitos Ĉinion, kaj tie ricevos vizon por Norda Koreio.

En Norda Koreio la turistoj laŭ la reklamo spertos du hotelajn tranoktojn en la nordkorea ĉefurbo Pjongjango, promenon tra la urbo, ekskurson al la 38-a norda latitudo, kiu dividas Nordan kaj Sudan Koreiojn, kaj „eventualan“ renkontiĝon kun esperantistoj.

La aranĝanto de la vojaĝo, Andrzej Grzębowski,

Kun granda malĝojo ni informas, ke la lastan tagon de 99 Universala Kongreso de Esperanto en Buenos Aires, Argentino

forpasis ASci. mag. Andrzej Grzębowski en aĝo de 71 jaroj


membro de multaj E-organizaĵoj
akontis al Libera Folio, ke oni planas la vojaĝon jam de kelkaj jaroj, sed ĝis nun ne kolektiĝis sufiĉe da klientoj. Ĉi-foje li esperas kolekti grupon, spite la fakton ke la vojaĝo kostas 1.700 eŭrojn por unu persono.

- Ŝajne nun estos sufiĉe da kunvojaĝantoj por ĝin realigi. La viziton en Norda Koreio prizorgas Liu Jianguo en Ĉinio, kun kiu sukcese ni jam kunlaboras plurajn jarojn. Ni scias, ke en Dandong estas aktivaj esperantistoj, kaj ĝuste ili aranĝas vojaĝojn al Norda Koreio kaj tie havas Esperanto–kontaktojn, tiel en Dandong kaj Norda Koreio ni espereble havos Esperanto-renkontojn.

Liu Jianguo siavice konfirmis al Libera Folio, ke li efektive havas kontakton kun Esperanto-parolantoj en Norda Koreio.

- Jes, en Norda Koreio ekzistas esperantistoj, kiuj servas al la organizo de Amika Societo, kiu uzas ankaŭ Esperanton krom aliaj fremdlandaj lingvoj. Laŭscie ili ne multe kontaktas kun Esperantujo, tamen propagandas al la mondo per Esperanto ekzemple pri turismo, kulturo en Norda Koreio. Ni planas vojaĝi de Ĉinio al Norda Koreio kaj reen je la tria tagdeko de oktobro. Mi jam skribis al ili pri nia alveno, kaj esperas renkontiĝi kun ili en la ĉefurbo Pjongjang tiam. Akiri la vizon de Norda Koreio estas senprobleme, kaj tion nun ni jam solvas. Se la ĉi-foja vizitado estos sukcesa, poste okazos ofta vizitado de Norda Koreio.

El „Libera folio“

Formularbeginn

Formularende

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.