PLEDO POR LINGVA DIVERSECO

PLEDO POR LINGVA DIVERSECO

En Bruselo la 25-an de novembro oni montris filmon pri lingva konflikto en Kebekio kaj

organizis postan diskuton pri tiu temo. La diskuto okazis en la franca. Estis ege interesa

vespero, sed nur 20 homoj venis. La filmo pri Kebekio dauris 2 horojn kaj estis ege pensiga.

Temis pri la daura konflikto pri lingvo kaj la aroganteco de la anglalingva malplimulto, kiu

foje montras malamegon por la franca lingvo kaj franclingvuloj.

Poste estis diskuto. Mi taksis ke ne estus bone paroli pri Espeanto. Mi diris kelkajn vortojn

publike pri la dominado de la angla en la EU-institucioj nuntempe, pri la nejusteco de tio, kaj

por diri ion pozitivan, mi informis ke la unua parolado de Jean-Claude Juncker al la Europa

Parlamento kiel Prezidanto de la Komisiono havas 12 paĝojn en la franca, 2 en la germana kaj

nur 1 paĝon en la angla. Mi konas ĝin bone ĉar ni irlandigis la tutan tekston. Tamen poste en

privataj diskutoj mi menciis Esperanton.

Seán Ó Riain

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.