Internacia Esperanto-Kalendaro

Internacia Esperanto-Kalendaro – listo pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj!

Kiam, kie, kio okazas? – La „Internacia Kalendaro“ listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝemajn esperantistojn kiel partoprenantoj.

La Kalendaro havas 2 ĉefajn avantaĝojn:

  • Individuaj esperantistoj povas trovi en unu loko la ĉefajn informojn pri ĉiuj Esperanto-aranĝoj, kun iliaj retejoj kaj kontakt-adresoj de la organizantoj. Krome, oni povas vidi la date najbarajn aranĝojn kaj efike plani sian vojaĝadon.
  • La organizantoj (krom efike reklami sian aranĝon) povas informiĝi pri datoj de tempe kaj geografie proksimaj renkontiĝoj, kaj povas eviti koliziojn.

Registru vian aŭ ajnan mankantan renkontiĝon senpage kaj simple, pere de formularo en la komenco de la kalendara listo.

Registru ankaŭ la malgrandajn, lokajn renkontiĝojn, ja tio donas ŝancon por eventualaj eksterlandaj esperantistoj, ĝuste tiutempe turismantaj en la proksimeco trovi kontakton kaj partopreni vian aranĝon…

—–
La Internacian Kalendaron funkciigas teamo de la Esperanto-Centro „Eventoj“ en Budapeŝto. La Kalendaro funkcias ekde 1996, kaj enhavas jare ĉ. 250 Esperanto-aranĝojn.

Bonvolu kontakti nin: Szilvási László, szilvasi@eventoj.hu

Adreso de la Internacia Esperanto-Kalendaro: http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm

Ĝuu la Kalendaron!

Kore,

László Szilvási, LS

——–
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu

Příspěvek byl publikován v rubrice Nezařazené, Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.