Legolibreto IV

Legolibreto_IV

Antaŭparolo

Tiu ĉi libreto deziras dediĉi al komencintoj de nia lingvo diversajn legaĵojn, iom amuzi, iom eduki. Ankaŭ sciigi pri ĉeĥa karaktero. Ĝi enhavas originalajn artikolojn de amikoj – Pavla Zemanová, Jaroslav Kroplupper, Pavel Brom, Jarmila Rýznarová, Jana Holcová, Vlado Sládeček kaj de mi. Mi elektis ion de niaj fratoj – slovakoj el ilia revuo kaj por pli bone kompreni ĉeĥojn mi tradukis kelkajn artikolojn el ĉeĥaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Ankaŭ en la libreto estas pecoj el esperantaj gazetoj, ĉar neniu povas legi ĉion kaj ankaŭ en ĝi estas artikoloj de miaj eksterlandaj amikoj, kiuj sendis ilin al mi kaj posedas antaŭajn libretojn. En libreto oni informas pri libroj, kiujn mi konsideras interesajn: „Ribelo de deprivitoj“, „Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko“, „Malantaŭ kulisoj de vortoj“ „Tridek jarojn en la ora nordo“. Por tiuj, kiuj volas nur koncizan legaĵon, mi kolektis diraĵojn – citaĵojn, kelkajn anekdotojn. Du artikoloj – pri malsano disŝutita sklerozo kaj eŭtanazio povas eĉ lanĉi kapdoloron. Certe „Vortoj“ en la fino de la libreto estas serioza legado el verkoj de gravaj esperantistoj.
Tiel ĉiu trovos ion por si laŭ sia apetito, laŭ sia portempa humoro kaj ankaŭ laŭ sia lingvoscio.

Fakte kialo, kial mi komencis kolekti artikolojn kaj parte verki, estis prepari por miaj studentoj post la kurso legaĵon sufiĉe buntan, kiun ili devus ie nefacile serĉi mem.

Kial unue tri fabeloj? Ĉar fabelojn ŝatas homoj de ĉies aĝo…

via

Jindřiška Drahotová, Ĉeĥio

Příspěvek byl publikován v rubrice Legolibretoj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.