Ĉina kompanio serĉas esperantiston kiel laboranton
De El Popola Chinio
27a de septembro 2014
La ĉina investa kompanio Jinqiao, starigita en la jaro 2012, nun serĉas esperantiston por ke li en sekvaj tri monatoj laboru por la kompanio.
Huang Yinbao (trezoro), estro de la kompanio, estas aktiva esperantisto en la ĉina E-movado. Li estas konsiliano de UEA kaj vicprezidanto de Gansu-a Esperanto-Asocio. En la kuranta jaro li faris prelegon en la 99-a UK kaj kunlabore kun Wang Tianyi organizis la ĵusfiniĝintan AMO-3. Li klopodas realigi veran „Esperantecon“ en sia entrepreno, sin dediĉis al la disvastigado de la internacia lingvo kaj kulturado de junaj esperantistoj. Ĉifoje li volas dungi e-siton kaj por disvastigi sian kompanion kaj por kulturi e-iston kaj servi por esperantujo. Huang planis, ke en ĉiu tria monato la kompanio donos ŝancon al nova e-isto por pli da e-istoj havi ŝancon labori per Esperanto .
Por pli da detalaj informoj bonvole vizitu:
www.espero.com.cn/2014-09/25/content_33603397.htm