Aŭtuno forpasas…
La 40-a seminario en Ĉeĥa paradizo forpasis…Ĝi okazis de 8-a ĝis 14-a septembro 2014 en familia etoso. Ĉiuj konis ĉiujn kaj ĉiuj alportis sian parton de la laboro, ĝuis amikecon, veteron, naturon.
Antaŭtagmeze la lernado konsistis el konversacio kaj riĉigado de vorttrezoro.
Pri la UKo en Bona Aero venis informi al ni geedzoj Dvořák kaj montris sian amatoran filmon, kaj rakontis pri sinjorino Voldán, kiu profesionale reprezentas ĉeĥan kulturon en Argentino. La geedzoj vizitis ŝin por kompletigi verkon pri Otokar Březina. (la unuan libron „Patrino“ la geedzoj jam sukcesis publikigi).
Prelego pri Andreo Cseh kaj pri la libro de Ed Borsboom „Vivo de Andreo Cseh“ (tradukitan al la ĉeĥa lingvo prelegis JoDo.
Ŝatantoj de ludo „Risko“ sur paĝoj de edukado.net ĉiutage entuziasme flosis en interreto. Jarka Malá trovis tie gravan eraron de gugla tradukilo: La vorton „Esperanto“ la guglo obstine tradukis: „angličtina“. Ni intervenis majle kaj post du tagoj jam la tradukoj estis ĝustaj, tamen indas tradukilon kontroli.
Ni aŭskultis prelegon de Max Kašparů pri kandelo en sesvandoj kaj diskutis pri lia artikolo „Eŭropo kaj krizo de lampoj“.
Ni laboris pri korektado de la traduko de la libro „Vivo kaj Esperanto“ de Vladimir Samodaj, kiu baldaŭ aperos sur retejo www.bezvydavatele.cz. La titolo estos ŝanĝota al: Paměti ukrajinského Rusa, arabisty a esperantisty, Vladimíra Samodaje“.
Kun intereso mi aŭskultis rakontado pri vizito en Meksikio de Mirka Ascherová kaj Kvido Janík en Buenos Aires. Ili estas veraj mondvojaĝantoj!
La lasta vespero estis dediĉita al rememoroj pri pasintaj jaroj. Ja, la seminarioj okazadas jam 20 jarojn!
En mondo furoras infana ludo kun gumetaj cirklaj fadenoj. Venis knabino montri al ni kiel ludi. Ni plektis por ni braceletojn „kontraŭ pikparolo“, kiu mirakle fukciis. La sekreton de la braceleto ni povas diri al vi printempe en Skokovy.
La 41-a seminario okazos printempe je la 20-a de aprilo 2015.
Jam nun vi povas aliĝi.
Jindřiška Drahotová