Pri lingva politiko

Pri lingva politiko en kastelo

Ĉu neniam okazis, almenaŭ unu fojon, ke vi bedaŭris la mankon aŭ deziris
la kreon, de internacia lingvo, kiu multe pli facile skribeblas kaj prononceblas
ol niaj naciaj lingvoj? Do imagu, ke tiu lingvo ekzistas: Esperanto.

Sed, kiel tio okazas al multaj el niaj samtempuloj, vi ne scias tion. Kaj vi ne
scias tion, ĉar la regantoj taskigitaj pri nia morala kaj intelekta
edukado ne sciigas
tion al vi, cetere kun granda bedaŭro de eminentuloj kia Albert Jacquard, por
citi nur tiun francon. Tiu silento kaŭzas, ke 90% de la planeda loĝantaro devas
paroli la lingvon de la restaj 10%: pasintece la latinan, hieraŭ la
francan, hodiaŭ la anglan: kaj morgaŭ?

Ĝuste por denunci tiun absurdecon en la politiko de internacia komunikado
kaj por malfermi la debaton antaμ larĝa publiko, defendantoj de Esperanto
grupiĝis ene de politika movado, nomata Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE).

Se ne formiĝis tiu politika movado en via lando, se ne jam amaskomunikiloj
mencias nian lingvon dum eŭropa balotkampanjo, malkovru nian
retejon http://e-d-e.org kaj niajn sekciojn, serĉu niajn fortojn kaj
malfortojn, ekagu!

Kvardek mil voĉojn akiris la partio EDE en Francujo kaj Germanujo en
majo 2009. Tridek francaj aktivuloj kuniĝis dum la lasta aŭgusta semajnfino
en la Esperanto-kastelo Greziljono por la 3a somera
universitato de tiu politika movado.

Post konferencoj kaj analizoj sekvis diskutoj kaj debatoj. Filmada ateliero
evoluigis nian kapablon pri publika parolo antaŭ kamerao. Legu pli en nia
retejo http://e-d-e.org sub la dato 2010-08-27.

Guy Camy, Bert Schumann

http://esperanto.org/Ondo/

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.