8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno
Vizitu Tunizion kaj renkontu la nordafrikajn kaj mezorientajn esperantistojn
Renkontiĝo de esperantistoj el nordafrikaj kaj mezorientaj landoj en Tunizio en la jaro 2015-a.
Temo: Tunizio: lando de renkontiĝo inter civilizoj.
Loko: Hammamet
Datoj: de la 28-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 2015, inkluzive de postkunvenaj ekskursoj.
Programo: prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj!
Tute aparta konkurso pri kono de la poemoj de la tunizia poeto Abu-al-Kasim Aŝ-ŝabi .
Aliĝoj kaj informoj ĉe: mezorienta.kunveno@esperanto.org
aŭ ĉe http://ttt.uea.org/vikio/index.php/La_oka_Mezorienta_Kunveno_en_Tunizio_en_2015