Raporto pri 99-a Universala Kongreso en Bona Aero

Raporto pri 99-a Universala Kongreso en Bona Aero
Novaj laborskemoj dum Universala Kongreso

daŭripovo-konsciigo

La Estraro prove enkondukis novan aranĝon de la UK-programo, laŭ la ĉefaj agadkampoj de la Strategia Plano akceptita en 2013. Nome, lundo fariĝas la Tago de Konsciigo (kun paralele la Kleriga Lundo), mardo la Tago de Kapabligo (kun paralele la ‘Tago de Lernado’ de ILEI), ĵaŭdo la Tago de la Komunumo kaj vendredo la Tago de Kunordigo (kun grava komitatkunsido kaj Strategia Forumo).

Kvankam dum tiuj tagoj plu okazas tre diverseca programo, la koncerna agadkampo ricevas ampleksan traktadon en UEA-seminario, matene, kaj Komitata Forumo, fine de la posttagmezo. La seminarioj estas provo enkonduki iom da aktivula trejnado en la kongresojn. En ĉiu la unua horo estas enkonduka prezento, kiun sekvas duhora sesio en du paralele (kaj samsalone) okazantaj laborgrupoj. La Komitataj Forumoj transprenas la funkcion de la antaŭaj sub-komitataj kunsidoj. Tiuj forumoj donas okazon por diskuto pri la prioritatoj sur la diversaj agadkampoj, kaj pretigas rekomendojn, kiujn la Komitato vendrede traktos.

Ĉi-jare la seminario pri Konsciigo donis apartan atenton al daŭripova evoluo kiel kadro por informi pri Esperanto. En la aldonaĵo vi ricevas la lumbildan prezenton de la prezidanto de UEA, en kiu li prezentas kelkajn motivojn kaj ŝlosilajn mesaĝojn por kunligi nian movadon kun la pli vastaj streboj por daŭripova mondo.

Teksto: MF/SMG

Dissendas:

Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri la retkurso ‘Esperanto Etape’.

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.