ILEI akceptita de la urbestrino de Montevideo, en la Nacia Parlamentejo

ILEI akceptita de la urbestrino de Montevideo, en la Nacia Parlamentejo

En impona italstila palaco, longa, vasta salonego kun marmoraj kolonoj, altega plafono kun koloraj vitraj fenestroj — jen la ejo de la Ĝenerala Kunsido de Unesko en novembro-decembro, 1954. Tiu salonego okupas la tutan larĝon de la ‘Leĝa Palaco’, la duĉambra parlamentejo de Urugvajo.

En tuj apuda, same impona salono ariĝis naŭdeko da anoj de la 47a Konferenco de ILEI plus gastoj kaj lokaj helpantoj. La prezidantino de ILEI, s-ino Mirejo Grosjean bonvenigis la konferencanojn, prezentis la podianojn kaj honorajn gastojn. Elstare inter tiuj estis la urbestrino de Montevideo, s-ino Ana Olivera. Plie du reprezentantoj de la Regiona Oficejo de Unesko en Montevideo, inter kiuj la direktoro, s-ino Lidia Brito. Krome la Vic-ambasadoro de Svislando en Urugvajo.

La urbestrino deziris al ni sukcesan kunvenadon kaj kore bonvenigis nin al Montevideo, ĉefurbo kun 1,4 milionoj da loĝantoj. Ŝi montris klaran simpation por nia lingvo, klarigante, ke ŝi ekkonis ĝin jam en junaĝo, ĉar tre influa lernejestrino de ŝia liceo deklaris: “Estus bone, se estus komuna lingvo, uzebla por ĉiuj personoj”.

La direktorino de la Unesko-oficejo (kiu zorgas pri scienco tra la tuta Sud-Ameriko kaj Karibio, kaj prizorgas ĉion de Unesko en Urugvajo, Paragvajo kaj Argentino) emfazis la edukajn laborojn de Unesko kaj la grandecon de la problemoj de malegaleco, malriĉeco kaj malpaco, kiun eblas superi nur per pli fortaj programoj kaj klopodoj. Ŝi bone sentis la lingvan dimension en la evolulaboroj kaj konsentis, ke Unesko kaj la Esperanta movado dividas multajn komunajn valorojn.

Interese, ke nur en nia konferenco, la direktorino de la Unesko-oficejo en Montevideo unuafoje renkontis kaj kore salutis sian urbestrinon.

Poste la vic-prezidanto de UEA en sia saluto diris la sekvon:

Nome de Universala Esperanto-Asocio mi kore dankas al la reprezentantoj de Urugvajo, de Montevideo, de Unesko kaj la diplomatoj pro la partopreno en nia solenaĵo kaj pro la digna kaj impona akcepto kiun ricevis la Konferenco de niaj instruistoj.

La rekono de Unesko al la lingvo Esperanto antaŭ 60 jaroj ludis difinan rolon en la historio de nia lingvo. Ni refoje emfazas, ke temas pri vivanta, funkcianta lingvo kun aktiva tutmonda parolkomunumo.

La lingvo kapablas ludi valoran rolon en interkulturaj kontaktoj; ĝi ne nur havas propran kulturon, ĝi plie efike servas kiel ponto inter plej diversaj kulturoj, kaj farante tion, kontribuas al la protektado de multlingveco en la mondo.

Dum nia Konferenco ni certe diskutos tiujn temojn. Nome de UEA mi deziras al ĝi plenan sukceson.

Tradukadon kapable faris tra la tuto Ana Montesinos de Gomis kaj Duncan Charters. La disponigo de la nacia parlamento kaj al altiro de tiom altrangaj gastoj estas la merito de la loka konferenca teamo, sub gvido de s-ino Sonia Risso. Antaŭ la pluiro al du dudekminutaj pritemaj prelegoj farotaj nur en Esperanto, la honoraj gastoj ricevis inviton forlasi la salonon, kaze de aliaj devoj. Laŭdinde, ili ĉiuj restis, kaj laŭ la reagoj, evidente komprenis kaj aprezis multon.

Unue, Marija Jerković el Kroatio prizorgis lumbildan prezenton pri la preparlaboroj ekde la 7a Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo en 1952, por veni al la punkto povi en Montevideo du jarojn poste akceptigi kunlaborajn rilatojn inter UEA kaj Unesko. Tio frue sukcesis, sed favora rezolucio pruviĝis pli defia. Necesis unue trovi subtenan delegacion. Post multa laboro, la meksika delegacio konsentis prezenti proponon, sed ĝi estis malakceptita, ĉefe pro la detrua kaj moka interveno de prof. Blinkenberg el Danlando, kiu i.a. aludis negative al urugvajaj menuoj. En tri-minuta reaga interveno, malfacilis restarigi seriozecon kaj favore prezenti Esperanton. Tio ŝajnis la fino. Sed ne. La loka helpa teamo laboregis, ĉiutage aperigis en la urugvajaj ĵurnaloj artikolojn favore al Esperanto, tiel ke la malakceptita rezolucio fariĝis nacia diskutpunkto. Lapenna mem donis radian intervjuon, persiste lobiis inter la delegacioj kaj aranĝis kunsidojn kun altranguloj. La lumbilda prezentaĵo donis, tra la lastaj tagoj antaŭ la konferenca fermo laŭhoran, poste laŭminutan resumon de la rimarkindaj eventoj kaj atingoj, kiuj kulminis en eksterordinara revoĉdonigo de la rezolucio en la fina ĝenerala asembleo, kun bele pozitiva rezulto.

La dua prelego provis doni pli vastan kuntekston al tiuj dramecaj momentoj. Mirejo Grosjean skizis la decidajn mejloŝtonojn de Esperanto ekde 1859 ĝis la nuntempo, en kiu 1954 evidente ludas grandan rolon. Ŝi tion klare kaj elokvente prezentis, fine tirante el la historio kaj de la agprincipoj de Lapenna mem, receptojn por nia estonta agado, interalie ĉe Unesko.

Post tiu duhora solenaĵo, la konferenco ricevis gviditan montradon de la parlamentejo, inkluzive de la imponaj kunvenejoj por la 99 deputitoj kaj la 33 senatanoj. Tuj ekstere de la palaca placo, sur herbejo apud trafikata avenuo, la konferenco rajtis kolektive planti gujavan arbeton, kiun esperantista ekologo jam kreskigis el semo. Antaŭ la arbo estis solene malkovrita digna ŝtonplako kun teksto: ‘Esperanto kaj Unesko – ligitaj tra sesdek jaroj – 1954-2014.’

Memorinda mateno por ILEI kaj por Esperanto entute.

Stefan MacGill (UEA) kaj Mirejo Grosjean (ILEI)

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.