Esperanta tago en Pardubice

Je la 14-a de junio okazis „Pardubický esperantský den“, niaj tri aninoj partoprenis. Ĝi estis tre bone organizita, kortuŝa estis loka ĥoro de senioroj. Okazis prelegoj de Petro Chrdle, Margit Turková, mi kaj Quido Janík. La hundeto de Zdena Novotná montris, ke ĝi kapablas kalkuli, adicii, dividi kaj obligi per numeroj ĝis dek- vera kuriozaĵo! Ĉio okazis en ĉeĥa lingvo…Ni vizitis „Domon KOSATEC“, kie la aranĝo okazis kaj kiu servas por socialaj servoj. Ĝi estas granda, bela, nova, sed tute kaŝita inter domoj kaj alirebla tra pasejo.

J.Drahotová

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.