Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto

Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto

Jam frue de la dudeka jarcento ariĝis instruistoj en la movado; en 1910 aperis instruista bulteno, kies nomo estis Internacia Pedagogia Revuo, same kiel nun; la graveco de instruado de la lingvo estis bone komprenata. Grava tasko estis akiri de registaroj kaj edukministerioj rekonon por la tiam nova lingvo, kaj tiel akiri lokon en naciaj aŭ lokaj studplanoj.

La juna movado ludis fortan helpan rolon ene de la neŭtrala Svislando dum la Unua Mondmilito, kun agado de pluraj renomaj pioniroj. La kaŭzo de tio estis la proksimeco de la sidejo de la Ruĝa Kruco kaj de la Centra Oficejo de UEA. Postmilite, tiuj plue ludis esencan rolon en la rekonstruo kaj fortigo de la movado, des pli pro la klopodoj tie starigi kaj funkciigi la Ligon de Nacioj.

En 1922 realiĝis la aŭdaca plano anonci la Unuan Tutmondan Konferencon pri la Instruado de Esperanto. La Respubliko kaj Kantono de Ĝenevo invitis la registarojn de la mondo komisii esplorojn pri la kvanto kaj stato de instruado de la lingvo en siaj teritorioj. La konferenco okazis en Ĝenevo tiujare. Dua simila Konferenco okazis en Prago en 1927. Por pliaj informoj viduEsperanto en Perspektivo de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro.

ILEI opinias, ke alvenis oportuna momento okazigi la trian tian konferencon en 2015. La prezidantino de ILEI raportas:

“Invito iris de eta Ŝtato, konkrete de la Respubliko kaj Kantono de Neuchâtel, Svislando, al ĉiuj Ŝtatoj de la mondo. En la kantono Neuchâtel troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Chaux-de-Fonds, kie troviĝas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Kolokvo. (En la franca : “Conférence”; en Esperanto “Kolokvo”, ĉar ILEI okazigas ĉiun jaron Konferencon)

La datoj estas 13a ĝis 16a de majo 2015,  do en la  jubilea jaro UNESKO-ESPERANTO Montevideo 60.

Příspěvek byl publikován v rubrice Akce / Aranĝo. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.