La 39-a seminario en Ĉeĥa paradizo finiĝis…

Tra verda naturo kaj flavaj kampoj de kolzo ni alveturis al pensiono ESPERO en Ĉeĥa paradizo en vilaĝo Skokovy je la 12-a majo 2014. Ni ne estis tro nombraj (27), ne tro junaj, sed konsentaj eĉ malgraŭ iom nuba vetero. La seminario finis post semajno dimanĉe je la 18-a majo.

Ĉar estis inter ni: nederlandano Peter Breems kun lia amikino – rusino Olga kaj hungarino Judith Kovacs korespondantino kun tri niaj anoj, la problemo krokodili ne estis, ni eĉ parolis per kvar lingvoj (germane, ruse, ĉeĥe kaj kompreneble Esperanton). Ne ĉiuj venis por tuta semajno, sed ĉiuj estis laboremaj kaj la komputiloj laboris konstante. Eble niaj sonigitaj voĉoj restos por longa tempo memorataj danke Pavla, Jan kaj Mira. Ni laboris por Verda stacio – radio.

La loko, kien ni revenadas estas iel magia, eble pro tio, ke multaj el ni jam ne povas tien reveni kaj la ideo de Zamenhof estas vere forta.

Kvar el ni kaj eksterlandanojn akceptis vicurbestro en Mnichovo Hradiště kaj ni povis viziti „Centro por libera tempo“, en nove rekonstruita domo, kie diversaj asocioj povas senpage uzi ekipitajn ĉambrojn kaj la mastro estas volonta. Kia rara okazo…

Pri la venonta jam 40-a seminario ankoraŭ ne estis klare decidite.

Jindřiška

Příspěvek byl publikován v rubrice Skokovy. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.