Esperanta Retradio – la ĉiutaga aŭd-vida servo!

„Esperanta retradio“ havas novan retejan adreson:

http://esperantaretradio.blogspot.co.at

Esperanta Retradio – la ĉiutaga aŭd-vida servo!

———————————————–

„Esperanta Retradio“ estas unika kaj tre interesa aŭd-vida servo, kiu ĉiutage aperigas

novan 3-6 minutan son-dosieron kun aldono de ĝia skribita teksto! Tiu solvo ebligas

ne nur simple ĝui la enhavon de la sondokumentoj, sed ĝi povas tre efike helpi al

instruado kaj ekzercado de la lingvo: se oni ne komprenis iun fragmenton aŭ

esprimon per orelo, oni povas retrovi ĝin en skriba formo per la okulo. Tre utila solvo

kaj por kursanoj kaj por ekzercantoj!

„Esperantan Retradion“ iniciatis aŭstra esperantisto Anton Oberndorfer, lastatempe al

ĝia kompilado aliĝis helpantoj el Israelo, Brazilio kaj Pollando. La regulaj ĉiutagaj

elsendoj funkcias ekde 26-a de 2011, ĝis nun estas faritaj pli ol 970 sondokumentoj,

do post 1 monato ni povos gratuli la funkciigantan teamon je la 1000-a „elsendo“!

Inter la temoj de la tre variaj elsendoj troviĝas tagaj interesaĵoj,

notoj pri mondaj aktualaĵoj, sciencaj novaĵoj, kaj malofte eĉ E-movadaj temoj.

Lastatempe – danke al Gian Piero Savio – la tradician son-formaton ofte kompletigas

ankaŭ mallongaj kaj bonkvalitaj filmetoj, kiuj igas la retejon eĉ pli interesa!

Pro fermo de la ĝisnuna retejo ekde majo Esperanta Retradio havas novan adreson:

http://esperantaretradio.blogspot.co.at

Listo de ĉiuj antaŭaj elsendoj estas trovebla ĉe: http://aldone.de/retradio

Gratulon kaj dankon pro tiu servo al Anton Oberndorfer, kaj al la kunlaborantaj

teamanoj!

Szilvási László, Ret-Info

Příspěvek byl publikován v rubrice Nezařazené. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>