La programo Tutviva Lernado – Grundtvig – Partnerado

Nederlanda Esperanto-Junularo, Esperanto-Asocio de Skotlando, Junulara
Esperantista Franca Organizo, Federacio EDE, kaj Pola Esperanto-Junularo
lanĉas strategian dujaran partneriĝon, subvenciatan de Europa Unio, pere
de la programo Tutviva Lernado – Grundtvig – Partnerado.

La ĉeftemo estas: „Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?“
La fokuso estos ĉefe (sed ne nur) pri plifortigo de junularaj
Eperanto-organizoj, per kunlaborado, kunpartigo de bonaj praktikoj,
kaj trejnkursoj dum la projektvivo. Esperanto-organizoj estas preskau
ĉiam bazitaj nur sur volontula laboro, sed aranĝas mirindajn agadojn.
Tamen, oni ja povas multon plibonigi, adresante projektmastrumajn
teknikojn kaj kvalitkontrolon.

Estas antauviditaj almenau ses internaciaj renkontiĝoj de la projekto,
ĉefe dum Esperanto-eventoj, por fokusiĝi pri:
- organizado de eventoj
- teamlaboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj
- merkatado
- financa mastrumado kaj monakirado
- negocaj kapabloj

La buĝeto por la tuta projekto estas je 89.000 €.
Plie, Centro-Esperanto Torino kaj ARCI Esperanto estas en atendolisto,
en sufiĉe alta loko en la vico. En autuno EU informos ĉu ili rajtos
esti en la projekto, plialtigante tiukaze la tutan buĝeton per pliaj
40.000 €. „La projekto estas eksterordinara ŝanco por ke nia junularo
spertiĝu kaj kvalitagadu. Ni do strebos ĉiukaze partopreni la
trejnadaron, esperante ke aŭtune falu sur nin folioj kaj EU-mono“,
komentas Michael Boris Mandirola, nome de la italaj organizoj en
atendolisto.

„TEJO ĝojas pri la aljuĝo de EU-subvencio por pluraj landaj sekcioj
kaj plenkreskaj organizoj por siaj junularaj sekcioj“, komentas Łukasz
Żebrowski, prezidanto de TEJO. „Tio montras la vivecon kaj junecon de
la Esperanto-movado, kaj aliflanke multe helpas la eŭropan E-movadon
pligrandiĝi. Ni esperas, ke ĉi tiu agnosko pri la kvalito de la
projekto instigos aliajn similajn iniciatojn de niaj sekcioj“, li
aldonas.

La projekton ideis, evoluigis, kaj plusekvos Kosmo Strategio Ltd
- facebook.com/kosmostrategio, kune kun la envolvitaj organizoj.

Francesco Maurelli

fran.mau@gmail.com

Příspěvek byl publikován v rubrice Nezařazené. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>