Kongresaj prelegoj

Pro abunda programaro mi ne sukcesis partopreni ĉion, kion mi volus, bedaŭrinde, pro ekskurso „sagaa cirklo“ eĉ ĉiuj prelegoj vendrede mi.mankis…

De Pavel Brom mi estis komisiita pri prelego de Amri Wandel – „Polusa lumo“ kaj fari notojn. La prelego tre plaĉis al mi, mi eĉ povis kompreni kiel la polusa lumo funkcias, sed ve! je la sekva tago mi ne kapablis la fenomenon klarigi kaj miajn notojn (parte esperante, parte ĉeĥe skribitaj) mi ne kapablis legi. Sed Pavel legis facile kaj estis tre kontenta. Nur bone mi memoras anekdoton de akademiano (blinda) Otto Prytz: Studentino, ĉu vi povas priskribi stelaron de somera firmamento super Islando? Ne, tiun oni neniam vidas.
Tuj poste sekvis prelego „La insula edeno de Darwin“ de Vergara. Vera koncerto, mi amas tiun homon, inkluzive de Darwin, ĉar mi posedas lian libron pri Galapágy el 19-a jarcento.
Neniam mi sciis ion konkretan pri Rotary klubo. Preleganto insistis  esperantistojn krei elektronikajn klubojn (10-16 samideanoj) kun kotizo 120 eŭrojn jare. La Rotary klubo estas pli forta „tricentfoje“ ol UEA. Ĝi estas fondita de Paul Harris (1868-1947). La prelego estis bone preparita, sed la diskuto estis negativa kaj la dua prelego estis nuligita.
Kiel la plej utila, fundamenta kaj esperplena estis laŭ mia opinio prelego de Peter Balaž. Ĉar la prelego estis plena de gravaj kaj interesaj informoj, nur miaj notoj estas iel mallegeblaj. Nur kelkaj kaptaĵoj: du personoj estas pagitaj de EU. Komputeko. Poŝmemorilo. Jahoo ne funkcias. SES en Brazilo, Rusio. aktuale.info. Projektoj, kiuj estas diversmaniere pagitaj estas prefere evoluitaj. Plusoj kaj minusoj de interreto. blogo.ikso.net. Translate – homoj la tekstojn rekte, abrupte pendas sur paĝojn. Maŝina traduko de Esperanto al la angla ne estas ebla.
Prelegoj pri Islando estis 6. Pri historio: 874-1066 vikinga epoko. Haraldur sjednotil Norsko a mnoho poražených, význačných osobností odešlo do Británie a také na Island (400 lidí). Ingolfur a Hjörler založili Rejkjavík. 1000 devigo de kristanismo, familiaj eklezioj kaj sagaoj. Riĉuloj konstruis preĝejojn kaj kolektis impostojn, pro tio militetoj (12-13-a jarcento). En la 13-a jarcento la sagaojn skribe kompostis Snuri entute 40 sur pergamenojn, 1260 vivis islandanoj sub norda rego. En la jaro1297 katolika eklezio posedis ĉiun teron. Laŭ sciencaj nunaj esploroj: virinoj havis keltan devenon, viroj skandinavan.
Nordia koloniado de Gronlando. En epoko ĉirkaŭ 793-1066 estis alia klimato – estis varmo, evoluis terkulturado. Estis migrado (rabistoj) al Ameriko kaj Rusujo, atestas pri tio ŝtonaj konstruaĵoj masonitaj per torfo. Indiĝenoj vivis pli norde kaj klimato tie estis pli malvarma. Rilatoj kun Eŭropo (ligno kaj fero). Norda reĝo venkoprenis Gronlandon 1265. La klimato ŝanĝis kaj ŝajnas, ke grolandanoj formortis, eble la kaŭzo estis ekleziaj. Laŭ eltrovoj el jaro 1960.
Pri vetero estis tre interesa prelego. Vetero ĉi tie ne estas tiel malvarma, jara averaĵa temperaturo +10 gr. vento 30m/s, iam eĉ la neĝo ne kuŝas. 16.4.2010 laste erupciis vulkano. Kompare kun Japanio la kvanto de pluvo estas malpla. Vikingoj ne konis kompason, ili navigis laǔ vetero.
Sagaoj havas  nomatan reĝan formon, versoj estas regulaj, la lasta linio ne rimas. Islanda lingvo estas speciala, ne ŝanĝis dum jarcentoj. Eĉ nun oni povas facile la sagaojn legi. Ĝi estas elasta lingvo kun libera vortordo. EDDA estas kolekto de sagaoj ankaŭ el Norvegio kaj enhavas ankaŭ paganaj mitojn eĉ el meza Evropo. Eksistas sagaoj pri kristanaj sanktuloj. Multaj sagaoj perdiĝis  Edda estas tradukita al Esperanto. En la jaro 1.600 islandanoj forlasis katolikismon. Sagaoj estis skribitaj sur pergameno kaj la inko estis farita el beroj.
Siru Leine – finnino kiu rakontis pri siaj spertoj. Ŝi venis kiel vartistino prizorgi knabojn en islanda familio. Ŝi ne konis la lingvon. Post jaro ŝi komencis studi universaton en Islando. Nun ŝi preferas Islandon kompere kun Finnlando. Ŝi opinias, ke islandanoj havas grandan koron, tamen estas introvertuloj. Ilia kutima diraĵo: „thehta rehtast“ estas proksimume – oni ne devas timi, ĉio iel sukcesos. Tamen, ke ŝi regis bone kelkajn lingvojn (svedan, finnan, anglan kaj islandan), ŝi ne ricevis postenon en grandaj entreprenoj, ili eĉ ne legis ŝian peton – ĉar – ŝi ne havas islandan nomon. Nun li jam havas. Angla lingvo estas kutima, spite la dana lingvo estas en lando deviga en lernejo. La varo estas miksa – usona/eŭropa. Ne tro bone mi komprenis lokan popolan manĝon: „ŝafkapo“, pri kiu oni parolis en filmo. Mi demandis pri lokaj ĉevaloj, por kio ili estas utilaj. Siru diris, ke por turistoj, por vendi al eksterlando kaj nevolonte, ke oni manĝas ilin.
Laikismo – ateistoj  Islanda etika edukado ĉe ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
kunvenis kun partopreno de 30-40 personoj. Gvidis Anna Lowenstein. En tiu ĉi publika kunveno ATEO gastigis Hope Knútsson, fondinto kaj nun prezidanto de la Islanda Etika Humanisma Asocio. Ŝi prezentis ĝian programon de laikaj konfirmacioj, iniciato komenciĝinta antaŭ 25 jaroj. Anstataŭ partopreni en religia konfirmacia ceremonio, la gejunuloj sekvas 12-semajnan kurson de diskutado kaj edukado pri etiko, kritika pensado,homaj rilatoj, egaleco, rilatoj inter la seksoj, malhelpo kontraŭ misuzo de drogoj, skeptikeco, protektado de la vivmedio, rilatoj kun la gepatroj, adoleska vivo en komunisma socio, kaj respondeca plenkreskula konduto. La prelegon kompletigis diplom-ceremonio en filmo.. La kunveno estis tre sukcesa kaj finiĝis per vigla debato pri la prezentitaj temoj.
Aliaj prelegoj: ILEI, St.Marček pri revue Esperanto, TEJO, duonhoroj en libroservo (Dobrzynski, Lowenstein, Gudskov), serio de prelegoj pri historio de esperanta movado ankaŭ aliaj estis interesaj.

Příspěvek byl publikován v rubrice Nezařazené. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>