Islando

Ĉu vi scias, ke Islando estas pli granda ol Ĉeĥio 13 . 17? La plej alta monto 2.119 metrojn. Nordo de la insulo limas 75-an latitudon – polusan cirklon. Ĉio tie estas tute, tute alia, ol ĉe ni.
Kiam mi rigardis el aǔtobusa fenestro voje el flughaveno en Keflaviko pejzaĵon, mi vidis malgastaman grundon kun sola blanka dometo, mi pensis pri tio, kiel povas lokaj homoj ĉi tie vivteni. Ni veturis tra perfekta aŭtovojo kvindek kilometrojn ĝis moderna belega urbego Rejkjaviko kun domegoj brilantaj per vitro kun balkonoj kaj loĝioj. Eĉ tie estis abundo da ŝtonoj kaj herbejetoj apud vojoj estis surmetitaj sur tavoletoj de grundo. Vagante tra urbo mi vidis nur belajn domojn, vilaojn, kun ĝardenetoj en perfekta ordo, arbetojn, arbojn. Penega, konstanta, homa laboro!  La plantoj estis la samaj, kiuj sovaĝe kreskas ĉe ni. Strange, ke mi frue matene ne aŭdis kantbirdetojn kiel ĉe ni – sed kelkajn malgrandajn birdetojn mi vidis, eble mi birdetojn ne aŭdis kanti pro preskaŭ senĉesa lumo, eĉ dum noktomezo la suno brilis kiel en tagmezo. Konstante flugis nur mevoj.
Islanaj viroj plaĉis al mi. Aspektis bravaj kaj gajaj, kontentaj kaj virinoj sveltaj, sed fortaj kun gamboj plenaj.
Oni diris al mi, ke la klimato estas milda, la vetero ŝanĝema, venta, surprize pluvema malpli ol en Japanio. Ni povas miri. La kaŭzo estas varma mara Golfa fluo kaj subteraj vulkanoj varmigantaj akvon. La vintro daŭras 8 monatojn kun mallumo kaj grizlumo. Jara averaĵa temperaturo estas +10 gradojn.
Oni diris al mi, ke pri tutgloba varmiĝo ili ne timas, eĉ ne pri degelo de glaĉeroj, ĉar pli varma maro signifas pli da fiŝoj, pli bona kresko de plantoj kaj arboj, kaj se la surfaco de la maro plialtiĝos, kaŭze de turno de la terglobo, altiĝus la surfaco de maro ie proksime de Japanio.
Ekonomiko de Islando bazas sur fiŝkaptado kaj fabrikado de fiŝaĵoj, sur industria uzo de aluminio (la erco estas transportita el eksterlando), kaj sur turismo.
Strange ŝajnis al mi, ke sur „herbejoj“ paŝtis sin pli da ĉevaloj (speciala islanda raso) ol ŝafoj kaj bovoj. Mi vidis nek ŝirmejon nek akvujojn por ili.
Ni loĝis en kvartalo, kie troviĝas lernejoj kaj universitatoj. Ideale estas lerni, kiam la lernejjaro havas mallumajn kaj duonlumajn tagojn kaj ferioj enhavas nekredeble longajn tagojn.
Ni vizitis kvartalon de bankoj, asekurejoj, oficejoj lokitaj en novaj imponaj palacoj komune kun luksaj hoteloj.
Ni vizitis lokojn, kie aromis en gastejoj frititaj fiŝoj kaj viroj ripozis.
Mi vizitis banejetojn kun diversvarmaj akvoj, kie islandanoj estis al mi afablaj, spite mi tute ne regis la anglan. Cetere la islanda lingvo estas vere unika kaj islandanoj ĝin bone gardas.
Mi ekskursis laŭ „sagaa cirklo“ kaj miris pri antikva kulturo de la insulo. Mi vidis akvofalojn, gejzirojn, glaĉerojn kun pilgrimado de turistoj.
Mi vizitis palacon Perlan sur monteto, kie oni prilaboradas energion el subtera varmega akvo kaj eno servas kiel galerio, kafejo, restaŭracio, belvido kaj meze ŝprucas multmetra akva kolono.
Kompreneble, ke la plej multe da tempo ni pasis en palaco Harpa, kie okazis kongreso de UEA. La konstruaĵo estis konstruita antaŭ du jaroj, ĝi estas granda kaj tre saĝe kaj belege ekipita.

Ĉu iu skribos ion pri kongreso mem mi ne scias. Por mi rememoraĵoj estas ĥaosaj, inpresaj, profundaj. Eble pli poste…
Nova estraro de UEA impresis min optimisme, espersukcese.
Do, pri tio ie alie.

Jindřiška Drahotová

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.