Makedonujo

Kiu el vi povas senhezite diri la nomon de la ĉefurbo de Makedonujo? Kiu el vi havas esperantistajn kontaktojn en tiu lando? Verŝajne malmultaj el vi, ĉar Makedonujo estas unu el la landoj de sud-orienta Eŭropo kun pli da malfacilaĵoj ekonomiaj, politikaj, esperantistaj.

Por provi restarigi tie Esperanto-movadon, la eŭropa komisiono de UEA aranĝas unuan vojaĝon al Skopje (jen la ĉefurbo) de la konata internacia aktivulino-instruistino, Tatjana  Loskutova, kiu dum la dua duono de aŭgusto instruos tie al kursanoj kolektataj nun de la kelkaj lokaj esperantistoj.

La eŭropa komisiono devas pagi la vojaĝ- kaj restad-kostojn de Tatjana, kaj pro tio mi ree alvokas al vi helpi nin per via financa subteno (malgrandaj donacoj de multaj esperantistoj estas aparte bonvenaj). Pagu al la konto ‘europo’ de UEA kun la indiko ‘Makedonujo’.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato.corsetti@esperanto.org

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>