Fine de la junio 2013 nia Asocio de Handikapitaj Esperantistoj ekvojaĝis al Germanio, por ke viziti Lajpsikon, ICH – Informan Centron Herzberg – kaj Dresdenon.
La ekskurzo tre bone sukcesis. Precipe en Herzberg am Harz estis por ni preparita riĉa kaj valora programo, luksa loĝado kaj amika medio. Vizito de urboj Lajpsiko kaj Dresdeno sur vojo dum longa distanco al Herzberg, tien kaj reen, estis saĝe elektita.
Malgraǔ, ke ni venis vespere sufiĉe malfrue, ni volonte kunvenis en granda salono de hotelo „Zum Pass“ kun Peter Zilvar, kiu tre ofereme gvidis nin dum sabata tago ĝis malfrua vespero kun brila interpretisto Marek Blahuš.
La urbo Herzberg estas tipa banurbo kun pitoreskaj konstruaĵoj dislokitaj en arbara valo en pura naturo. Ni povis la naturon rigardi nur el buso, ĉar montoj estis en nuboj kaj ne tro, sed konstante pluvis. Tio ne estis obstaklo por viziti monumenton de Joachim Giesner antaǔ stacidomo. J.G. – eksa estro de stacidomo – metritplena esperantisto en Herzberg, certe ĝojus, aǔdante kanti s-ron Smyčka, lian tradukon de operkanto. En Herzberg estas vere multo por viziti: monumento – busto de Zamenhof en blankega marmoro el Ĉinio kun ningrenigra benko el marmoro de afrikaj samideanoj, bela vitra granda tabulo kun vortoj – bonvenu – en multaj lingvoj, salono, kie oni povas edziĝi per esperanta ceremonio, ĉar la urbestro kapablas nian lingvon, kastelo, kie estas muzeo kaj kie oni povas trovi lokon por esperantistoj, kie en tiu tempo estis instalita ekspozicio de ŝtonoj el vere tuta mondo, kun ĝojo ni rigardis ŝtonojn el nia lando, Centro kun biblioteko, arkivo, klasoj, kiu estas en familia domo kun ĝardeno kaj de malproksime estas videblaj grandaj verdaj flagoj sur masto, laǔ lago oni povas promeni per aleo de interesaj arboj kaj legi ŝildoj kun indikoj en germana, latina kaj esperanta lingvoj.
Sofia Kóródy kaj Peter Zilvar vespere prelegis pri la pejzaĵo kaj pri la laboro, ne mankis lokaj legendoj. Ilia laboro estas laǔdinda kaj iliaj planoj admirindaj.
Dankon al organizantoj, kiuj ebligi al ni la viziton!
Rubriky
- Akce / Aranĝo (66)
- Články / Artikoloj (247)
- Historie / Historio (11)
- Knihy z esperanta do češtiny (15)
- Bona espero (3)
- Evropou a Asií na kole a s esperantem (1)
- Mise (1)
- Nebezpečný jazyk (1)
- No fakt paní (1)
- Pohádky ze všech koutů světa (1)
- Srdce se zelenou hvězdou (2)
- Tereza Kapista (1)
- Vivo de Andreo Cseh (1)
- Kontakty / Kontaktoj (1)
- Legolibretoj (4)
- Metalo vojo por vizitantoj (1)
- Mladá Boleslav a okolí (4)
- Nezařazené (20)
- Skokovy (35)
Odkazy
Vyhledávač / Sercxilo
-
Nejnovější příspěvky